Birdumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Birdumado)
Birdumantoj en Orchid, Florido.
Birdumado en Azud de Badajoz. Esperantistoj dum IJK.

Birdumobirdorigardado estas observado kaj studo de birdoj per simple okula rigardo aŭ per vida plibonigo danke al uzado de binoklojteleskopoj. Plej granda parto de birdumantoj aŭ birdorigardantoj plenumas tiun agadon pro distraj aŭ sociaj kialoj malkiel ornitologoj, kiuj okupiĝas pri pli formala scienca studado de birdoj. Tamen la limoj inter ambaŭ okupoj estas svagaj kaj tre facile oni pasas de unu al la alia, multaj tiamaniere rapide transiras de la unua al la dua.

Birdumo kaj birdorigardado[redakti | redakti fonton]

Birdumantoj tre ofte diferencigas sin el birdorigardantoj. La distingo inter birdumo kaj birdorigardado baziĝas sur dediĉo aŭ intenseco. Ĝenerale mempriskribitaj birdumantoj koncentriĝas plie ĉe trovo kaj studo de birdoj ol ĉe ĝenerala observado, kaj klopodas ekscii pri detaloj kiel plumoŝanĝado, distribuado, migrado kaj medio. Dediĉitaj birdumantoj klopodas investi pli multe en optika ilaro, kiel teleskopoj, kaj povas veturi malproksimen, dum birdorigardantoj agadas pli limigite eble ĉe lokaj naturaj rezervejoj, propraj ĝardenoj aŭ kiel feria hobio kaj investas malpli en optika ilaro.[1][2] Birdorigardado povas esti nur simpla pormomenta dediĉo al agrabla okupo, dum birdumado estas iom pli hobieca tasko, kiu pli proksimiĝas al ornitologio. Birdorigardantoj povas dediĉi sin al tia distrado nur semajnfine, dum vespera promenado ktp., dum birdumantoj (eĉ se ne estas ornitologoj) povas facile fari tion preskaŭ ĉiutage.

La ornitologiaj asocioj pli kaj pli utiligas birdumantojn (kaj eĉ instigas ilin) kiel bazon de la tiel nomita populara scienco, tio estas nombrado de populacioj (ekzemple dum birdomigrado) por science determini tendencojn (stabiliĝo, pliiĝo aŭ malpliiĝo), proponi politikajn decidojn al la koncernaj instancoj, helpi al pli sciencaj akademiajn studojn ktp.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Birdumantoj ĉe birdorezervejo "Ding" Darling, Sanibel, Florido.

La plej interesaj periodoj por birdumo en mezvarmaj zonoj estas dum printempo kaj aŭtuno, kiam birdoj migras kaj oni povas vidi pli grandan variecon de birdoj (biologia diverseco). Dum tiuj okazoj grandaj nombroj de birdoj flugas norden aŭ suden por vintrumi aŭ atingi la reproduktajn teritoriojn. Ekzemple je la alveno en Hispanion de multnombraj kaj kriemaj aroj de griza gruo aŭtune por vintrumi en Hispanion kaj eviti la malvarmon de nordeŭropaj vintroj. Laŭ tiu diferenco oni povas klasigi la vidotajn birdojn en: "loĝantoj", tiuj kiuj ne migras kaj estas videblaj la tutan jaron en preciza regiono, "migrantoj", kiujn eblas vidi en tiu regiono nur kiam ili vintrumas aŭ kiam estas la reprodukta sezono, kaj eĉ plej interesaj "trapasantoj", kiujn eblas vidi nur kiam trapasas la regionon por atingi ĉu travintrejon ĉu reproduktejon kaj pro tio estas pli maloftaj en la regiono. Por hobieca birdumado pli interesa estas la okazoj de "porokazaj" specioj, tio estas birdospecioj kiuj ne apartenas al la menciitaj tri kategorioj kaj nur okaze kaj malofte estas vidataj, ekzemple alportataj de malbona vetero, kiel unuaj individuoj de posta invado ktp.

Frumatenoj estas la plej bona momento en la tago por birdumo ĉar tiam birdoj estas ekserĉantaj manĝaĵon kaj pro tio estas pli facile trafi kaj observi ilin. Kiam venas pli forta lumo, multaj kaŝiĝas aŭ ripozas, kaj estas pli malfacile vidi ilin.

Birdumantoj kiuj ŝatas serĉi novajn speciojn veturas longajn distancojn por observi novajn aŭ maloftajn speciojn, intence por aldoni ilin al siaj listoj de persone observitaj birdoj. Tiuj listoj ofte prenas formon de dumviva listo, nacia listo, ŝtata listo, regiona listo aŭ jara listo. Laŭbezone oni povas elpensi kaj uzi multajn aliajn listojn (manlisto, televidlisto, vojaĝlisto, kortolisto, vintra listo, kaŝtura listo).

Marbirdumo estas tipo de birdorigardo kie observantoj lokitaj en marborda rigardejo, kiel kabo ekzemple, rigardas birdojn flugantajn sur aŭ super maro. Tiu estas formo de pelaga birdumo, per kiu oni vidas pelagajn birdojn (marbirdojn). Alia sistemo konsistas el rigardo de pelagaj specioj ekde ŝipoj, kio estas okazo por kombino por spekti cetacojn, grandajn fiŝojnfiŝarojn ktp., kun interesaj allogoj por turismo en difinitaj lokoj.

Multaj birdumantoj partoprenas en nombrado de loĝantaro de birdoj kaj observado de migradaj kutimoj, kiuj foje estas specifaj ĉe individuaj specioj. Tiuj birdumantoj povas ankaŭ kalkuli ĉiujn birdojn en antaŭdecidita areo, kiel ekzemple en insulo. Tiu civitana scienca agado povas helpi identigi mediajn minacojn al bonfarto de birdoj aŭ, konverĝe, konsili pri eroj de media administracio por kontribui al survivado de riskatajn speciojn aŭ helpi la reproduktadon de specioj por estetikaj aŭ ekologiaj kialoj. Tiu pli scienca flanko de la hobio estas jam branĉo de ornitologio, jam kunordigataj en ĉiu lando de la respektivaj sciencaj aŭ ornitologaj asocioj.

Laŭ sezona pliigo de la loĝantaro de birdoj povas esti utila indikilo de biodiverseco aŭ pri la kvalito de diferencaj medioj. Kelkaj specioj estas persekutataj kiel rabobestojn, ofte kontraŭleĝe, kiel ĉe blua cirkuo en Britio.

Nervumado[redakti | redakti fonton]

Birdumantoj rigardante kvinan ekzempleron en Britio de blankvosta vanelo ĉe Caerlaverock, Skotio, 6-an de junio 2007.

Nervumado aŭ "twitching" en la angla estas brita vorto kio signifas "observado de antaŭe lokita malofta birdo". En Norda Ameriko, ĝi estas pli ofte dirite ĉasado, kvankam la brita uzado gajnas terenon ĉefe inter junaj birdumantoj.

La fina celo de nervumado estas ofte akumuli speciojn en propra listo. Kelkaj birdumantoj eniras en konkurencon pri akumulado ĉe la plej multnombra listo de specioj. La agado de persekuto de la vidota specio estas nomita kiel nervumado aŭ ĉasado. Malofta birdo kiun oni povas vidi post longa strebado estas nomita nervumebla aŭ ĉasebla.[2]

Nervumado estas tre disvastigita inter birdumantoj ĉe Britio, Nederlando, Danio kaj Irlando. La eta regiona grando de tiuj landoj ebligas veturi rapide ene de la bordoj sufiĉe facile. La plej populara nervumado en Britio foje kunigas multnombran homamason, kiel ekzemple kaj rimarkinde grupo de ĉirkaŭ 5 000 homoj kiuj venis vidi unu ekzempleron de ora parulio kiu vintrumis en aŭtohaltejo de superbazaro en 1989 en Kent. Nervumado estas populara ankaŭ en Finnlando kaj Svedio.

En Britio ekzistas eĉ aparta vortaro por nervumado, kio estas surprize disvolvigita kaj konfuziga por komencontoj. En Britio ekzemple estas vortoj por la agado malsukcesi vidi maloftan birdon kiun oni supozis eble vidi ĝin, por la persona sento kiam aliaj birdumantoj vidas maloftan birdon kaj vi ne, por ricevo de novaĵoj pri eventualaj vidotaj maloftaj birdoj, por tiu kiu ne multe scias pri maloftaj birdoj, ktp.[2] Similaj vortaroj kreskiĝis en aliaj landoj kie nervumado estas populara.

Vetero estas grava, ĉar ekzemple en Britio okcidentena vento povas influi kaj okazigi vojerarajn migradojn el oriento aŭ okazigi ke amerikaj birdoj eniru en la fina vosto de uraganoj el okcidento.[3]

Kelkaj birdum-konkurencoj inkludas jenon:

  • Granda tago: Teamoj havas 24 horojn por identigi tiom da specioj kiom eblos.
  • Granda jaro: Kiel granda tago, sed por individuaj konkurencantoj, kiuj bezonas esti preparitaj investi multe da tempo kaj mono.
  • Granda loko: Birdumantoj devas vidi birdojn ekde cirklo kun diametro de 4,5 m. Kiam birdoj estas vidataj, birdumantoj povas forlasi la cirklon por konfirmi la identecon, sed ili jam ne povos kalkuli novajn speciojn.

Kie observi birdojn[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Grava birda areo kaj Birdorezervejo.
Psaltriparoj ĉe sebenhava birdomanĝejo. Birdomanĝejoj estas populara alternativo por altiri birdojn al la hejmaj ĝardenoj aŭ parkoj kaj tiel facile observi sen neceso translokiĝi al foraj birdareoj.

Laŭ medioj[redakti | redakti fonton]

Birdorigardado povas okazi en tre diversaj lokoj, sed plej ofte ĉe:

Ĝenerale birdumantoj ŝatas naturajn mediojn, sed ankaŭ ĉe urbo eblas observi birdojn, ĉu ili estas loĝantoj, migrantojtrapasantoj; krome tio malfermas du kampojn al birdorigardado: unue por komencantoj (ekzemple infanoj), kiuj povas lerni kiel eĉ en urboj indas atenti kaj zorgi pri la naturo kaj duaflanke por pristuduloj kiuj povas pristudi kiel urboj iĝas specifa medio kaj habitato de specioj aŭ eĉ por fakuloj kiuj povas priserĉi eĉ ŝanĝojn de kondutokutimaro en urbaj birdaj loĝantaroj (kutime urbaj birdoj estas pli maltimidaj ol tiuj kamparaj, ekzemple ĉe merloj, paseroj, palumboj, ktp).

Alia tipo de rigardejoj, sed nur portempaj, estas la lokoj kiujn la birdoj trapasas dum sezona migrado aŭ tiuj kiujn ili profitas por ripozi dum tiuj ofte tiom longaj veturadoj, kutime lagoj, lagunoj aŭ aliaj humidejoj. Tre ofte tiuj lokoj estas profitataj ankaŭ de fakuloj kiuj kalkulas la nombrojn de la migrantaj birdoj laŭ specioj. Tio okazas ekzemple en la Ĝibraltara Markolo inter Hispanio kaj Maroko, kie (ĉefa en la hispana norda flanko pli mallarĝa kaj kontrolebla) fakuloj kaj volontuloj per specifaj rimedoj kaj metodoj (fotoj, grupa kalkulado, ktp.) nombras la unuopulojn aŭ birdarojn kiuj trapasas aŭ eĉ foje klopodas, sed malsukcesas trapasi la markolon. Kompreneble ankaŭ amatorajn birdumantoj estas bonvenaj al tiuj eventoj. Septembro estas la plej taŭga monato.

Alia pli trankvila kaj komforta ejo por rigardi birdojn, lastatempe tre uzata, estas la propraj ĝardenoj, kie la posedantoj povas rezervi areon por trankvilaj ĉeesto aŭ nestumado de birdoj, dum la plej tipa allogaĵoj estas la nestoskatoloj por nestumado kaj la birdomanĝejoj. Ofte homoj povas lokigi kameraojn por filmigi la agadon de la birdoj. Kaj de tiuj fontoj kaj ankaŭ de la kameraoj lokitaj en naturaj lokoj, naturrezervejoj, naciaj parkoj, ktp., estas la lasta virtuala maniero rigardi birdojn el hejmo tra komputilo kaj interreto, tre ofte laŭ reala tempo; foje tiu ĉi metodo estas uzata ankaŭ de esploraj fakuloj.

Laŭ kontinentoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ruĝaj flamengoj en laguno; flamengoj estas ŝatataj birdoj por facila kaj agrabla observado pro sia grando kaj kolorbeleco.
Atlantika fraterkulo.
Ansergrifoj (Gyps fulvus) sur la rokejoj de Nacia Parko Monfragüe, Hispanio. Tiu areo estas tre konata loko por birdumantoj kaj tie okazas Ornitologia Fojro ĉiujare printempe.

Azio[redakti | redakti fonton]

Afriko[redakti | redakti fonton]

Paro de selbekuloj en la Delto de Okavango.

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Oceanio[redakti | redakti fonton]

Imperiestra pingveno.

Antarkto[redakti | redakti fonton]

Marborde kaj ĉe insuloj eblas vidi enormajn koloniojn de pingvenoj ĉefe la imperiestra pingveno (Aptenodytes forsteri) kaj multajn aliajn marbirdojn.

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj landoj estas organizoj kiuj kunigas ĉu ornitologojn ĉu birdumantojn kaj plej ofte kune. En Britio ekzemple ekzistas la British Trust for Ornithology kaj la Royal Society for the Protection of Birds kaj en Usono la National Audubon Society, American Ornithologists Union kaj la American Birding Association. Multaj ŝtataj aŭ lokaj grupoj de la organizaĵo Audubon estas tre aktivaj en Usono. BirdLife International estas grava internacia organizo pri birdokonservado. En Hispanio estas SEO, nome la Sociedad Española de Ornitología.

Etiketo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la nombro de birdumantoj pliiĝas, estas ankaŭ ĝenerala priokupado pri la sekvoj de tia agado kaj kutimo super la birdoj kaj siaj medioj. Birduma etiketo iĝas necesa pro tio.[4] Kelkaj ekzemploj de birduma etiketo inkludas helpon al birdoj kaj siaj medioj, eviti ĝenadi la birdojn per fotografio kaj aliaj elektronikaĵoj, malproksimigo el nestoj kaj el nestokolonioj kaj respekto pri privataj propraĵoj.[5]

Ekipaĵoj[redakti | redakti fonton]

Birdumantoj en kaŝturo por vidi desupre la surgrundan vegetaĵaron. Golfeto de Liminka, sude de Oulu, Finnlando.

Plej komunaj ekipaĵoj por birdumo inkludas binoklojn, teleskopojn kun tripiedo, kajeron kaj unu aŭ pliajn kampogvidilojn. Oni uzas ofte kaŝilojn aŭ rigardoturojn por kaŝi la observantojn el la birdoj kaj por plibonigi la vidokondiĉojn. Laŭ la jaroj optika industrio konstatis, ke birdumajn binoklojn oni vendas bone kaj ili jam havas specifajn binoklojn por tiu agado. Kelkaj entreprenoj dediĉas sin specife al birdumantoj. Preskaŭ profesiaj teleskopoj ebligas rekte foti el la teleskopo kaj en la momento aperigi la foton en specifaj retejoj ktp.

Fotografio[redakti | redakti fonton]

Fotografio estis ĉiam parto de birdumo, sed en pasinto kosto de bonkvalitaj fotiloj kaj longlensoj estis atingebla nur de minoritato, ofte kun mezprofesia intereso. La alveno de facile akireblaj ciferecaj fotiloj, kiuj povas esti uzataj konektitaj kun binokloj aŭ teleskopoj (tekniko konata kiel digiscoping), faciligis multege tiun aspekton de la birdumo.

Soci-psikologio[redakti | redakti fonton]

Etologo Nikolaas Tinbergen konsideras birdumon kiel spuron de la instinkto de ĉasado propra al homoj, kaj ĉefe al maskloj. Fakte en multaj kamparaj aŭ ĉeurbaj regionoj, kie iam ĉasado estis populara aktivaĵo, nuntempe la novaj generacioj, se ne estas tro ligataj al netaŭgaj tradicioj kaj atentas pri neceso zorgi la medion, povas esti allogataj de birdorigardado. Kiam tio iĝas altira ŝatokupo kaj vere oni ĝuas per rigardo de malofta specio, observado de specifa aŭ kurioza kutimo aŭ eĉ fotadofilmado, la produkta rezulto ial anstataŭas la ĝuon de la iam ĉaspredo.

Famaj birdumantoj kaj ornitologoj[redakti | redakti fonton]

John James Audubon en malfruaj jaroj. Eble li estas la plej konata birdumanto kaj ornitologo tutmonde.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dunne, Pete. (2003) Pete Dunne on Bird Watching. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-90686-5.
  2. 2,0 2,1 2,2 Oddie, Bill. (1980) Bill Oddie's Little Black Bird Book. Frome & London: Butler & Tanner Ltd. ISBN 0-413-47820-3.
  3. Moss, Stephen. (1995) Birds and Weather A Birdwatcher's Guide. Londono: Hamlyn. ISBN 0-600-58679-0.
  4. Bumstead, Pat (2004) The Art of Birdwatching, Simply Wild Publications Inc., ISBN 0-9689278-2-3.
  5. American Birding Association http://www.americanbirding.org/abaethics.htm Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.