Birma sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Birma sturno
Birma sturno
Birma sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Specio: 'S. burmannicus'
Sturnus burmannicus
(Jerdon, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Birma sturnoVinobrusta sturno (Sturnus burmannicus) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas troviĝanta en Sudorienta Azio nome en Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Malajzio, Birmo kie ĝi estis unuafoje priskribita kaj de tie prenis la nomon, Tajlando kaj Vjetnamio.

Ĝi estas 25 cm longa birdo kun plumaro kiu ege varias laŭ sezonoj kun kapo kaj supra brusto el blankecaj al helbrunaj, supraj partoj purpurnigrecaj kaj suba brusto kaj ventro helbrunecaj al vingrizecaj, tio estas de violeca nuanco simila al tiu kiu postlasas makuloj el ruĝa vino. La beko estas flavoranĝa kun ruĝeca pinto kaj tre fortika kaj larĝa ĉebaze; el tiu bekobazo estas nigreca traokula strizono kiu ĉirkaŭas la okulojn de helaj irisoj. La kruroj estas flavecaj al flavoranĝecaj. La pugo estas blankeca kontraste inter la nigrecaj dorso kaj tre mallonga vosto kiu siavice havas blankajn angulojn. Estas alia blanka flugilmakulo.

Ĝi loĝas en sekaj zonoj kutime ariĝantaj en grandaj kunmanĝantaroj surgrunde en malfermaj herbejoj, ĝardenoj, kultivejoj kaj arbustara ĝangalo. Ĝi havas la familiaran kutimon kolektiĝi en komunaj ripozejoj nokte en kanejoj, sugarkanejoj, bambuarbaroj aŭ simila ŝirmejo. Ili manĝas ĉefe insektojn.

Ili reproduktiĝas el aprilo al junio, kun dua ovodemetado ĝis aŭgusto. Ili konstruas svagan neston subtegmente aŭ en arbotruoj.

Referencoj