Birnin Kebbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Birnin Kebbi estas grandurbo kaj ĉefurbo de subŝtato Kebbi en nordokcidenta Niĝerio.

Mapo pri ĉirkaŭaĵo de Birnin Kebbi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Birnin Kebbi situas sur ebenaĵo de valo en la nordokcidenta sekcio de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko haŭsoj havis tie komunumon, kiun en 1516 alia popolgrupo konkeris. Restis la vilaĝo ĉefurbo de Kebbi ĝis 1805, kiam ĝi estis bruligita pro "sankta milito", poste la urbeto estis centro de Kebbi Emirlando. Birnin Kebbi estas subŝtata ĉefurbo ekde fondo de la subŝtato (1991).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Birnin Kebbi estas centro de agrikultura tereno, kie oni kultivas tabakojn, arakidojn, rizojn, miliojn, kotonojn kaj sorgojn. Aliaj okupiĝas pri bredado de kaproj kaj bovoj aŭ fiŝkaptadas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Birnin Kebbi situas en tropika klimato. Jare pluvas ĉ. 700 mm. La temperaturo varias inter 15-45 °C. En decembro kaj en januaro estas nur 15 ° C. Foje okazas ankaŭ polvoŝtormoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Birnin Kebbi ĉefvojoj kuras al Sokoto kaj Ilorin, sed estas malpli grava vojo al Niĝero.

Fontoj[redakti | redakti fonton]