Birrwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Birrwil (stacidomo).
Birrwil
Blazono de Birrwil
Birrwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 17′ 30″ N 8° 11′ 50″ O / 47.29167 °N, 8.19722 °O / 47.29167; 8.19722 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 30″ N 8° 11′ 50″ O / 47.29167 °N, 8.19722 °O / 47.29167; 8.19722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 935
Areo 5,53 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 5708
Komunumkodo 4132
Mapo de Birrwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Birrwil estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 935 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝenirejo de Birrwil ĉe la kantona ĉefvojo venante de Beinwil

Birrwil situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Hallwil sur kvar mallarĝaj terasoj ĉe la orienta deklivo de la montoj Eichhalde kaj Güggeliberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,53 km², de kiuj 0,88 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,45 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 771 m s.m. sur la monteto Eichhalde kaj la plej malalta punkto sur alteco de 449 m s.m. ĉe la bordo de la Lago de Hallwil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Birrwil limas en nordokcidento al Leutwil, en nordo al Boniswil, en oriento aliflanke de la lago al Meisterschwanden, en sudo al Beinwil ĉe la lago, en sudokcidento al Reinach kaj en okcidento al Zetzwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Birrwil super la stacidomo kaj la kantona ĉefvojo

Birrwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, la tiel nomita Seetal-Fervojo. La komunumo ankaŭ estas servata de ŝiplinioj sur la Lago de Hallwil.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo tra Hochdorf al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 15 kilometrojn sude en Lencburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Birrwil datiĝas el la jaro 1185 kiel Beriuuillare.

En mezepoko en Birrwil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Birrwil kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Birrwil troviĝis nun sub la servuteco de la urbo Berno kaj formis tribunalan distrikton kun subvokto en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Birrwil fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]