Birsfelden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birsfelden
Blazono de Birsfelden
Bordo de la rivero Birs en Birsfelden
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 33′ 12″ N 7° 37′ 24″ O / 47.55333 °N, 7.62333 °O / 47.55333; 7.62333 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 12″ N 7° 37′ 24″ O / 47.55333 °N, 7.62333 °O / 47.55333; 7.62333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10409
Areo 2,52 km²
Alteco 259 m super marnivelo
Poŝtkodo 4127
Komunumkodo 2766
Mapo de Birsfelden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Birsfelden estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 10409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Elektrocentralo Birsfelden

Birsfelden situas ĉe la alfluo de la rivero Birs al Rejno sude de la centro de la urbo Bazelo. Sur la teritorio de la komunumo situas ankaŭ elektrocentralo ĉe la Rejno kaj unu el la bazalaj Rejnhavenoj. Ĉe la alfluo de Birs al Rejno troviĝas la plej malalta punkto de la kantono kun 246 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Birsfelden limas en nordo al Bazelo, en nordoriento al Birsfelden, en oriento al Grenzach-Wyhlen kaj en sudo kaj okcidento al Muttenz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kluzo de Birsfelden

Birsfelden estas konektita per la tramlinio 3 kun la tramreto de Bazelo. Krome estas ankaŭ buskonektoj al Liestal kaj la najbaraj komunumoj.

En Birsfelden troviĝas unu el la du Rejnhavenoj de Bazelo. Ĝis 1950 en Birsfelden troviĝis la internacia flughaveno de Bazelo, kiu tiam pro ne sufiĉa grandeco estis anstataŭigita per EuroAirport.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Birsfelden datiĝas el la jaro 1274 kiel minor Rinvelden. La formo Birsfeld ekaperis proksimume en la 15-a jarcento.

En mezepoko la bieno de Birsfelden apartenis al la Grafoj de Homberg kaj al la Monaĥejo Sankt-Alban en Bazelo. Post la konstruo de fiksa lingoponto en la jaro 1425 en Birsfelden estiĝis pontosetlejo. La kresko de la komunumo komenciĝis tamen nur post la Bazela Kantondisiĝo, kiam la lima loko dank al sia bona trafiksituo rapide industriiĝis. Birsfelden apartenis dum longa tempo al Muttenz kaj sendependiĝis nur en la jaro 1874.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]