Bisammonto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rigardo al Bisammonte de Klostronovburgo

Bisammonto (monto, ĉar ekzistas samnoma foira komunumo) (germane Bisamberg), 358 m, formas kun la suda Leopoldomonto (germane Leopoldsberg) la trarompon de Danubo, nomata Viena Pordo (germane Wiener Pforte), ĉe la norda rando de Vieno. Bisam signifas "felo de ondatro".

[redakti] Geografio

Bisammonto, ĉe la maldekstra bordo de Danubo, situas plejparte en la samnoma foira komunumo Bisamberg, pliaj branĉoj en la foiraj komunumoj de Malsupra Aŭstrio Langenzers-vilaĝo (Langenzersdorf) [Langencersdorf], Hagenbrunn kaj la suda branĉo etendiĝas ĝis la 21-a distrikto de Vieno, Floridsdorf. Trans la Danubo situas Klostronovburgo, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo.

De 1933 al 2008 tie funkciis la potenca Sendilo Bisammonto. La 24-an de februaro 2010 oni malkonstruis la 2 mezondajn sendomastojn per eksplodigoj, la sendostacio - sub monumenta protekto - restas kiel muzeo.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj