Bischofshofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bischofhofen

Blazono

Administrado
Lando Aŭstrio
Provinco Salcburgo
Distrikto St. Johann im Pongau
Poŝtkodo 5500
Aŭtokodo JO
Telefona antaŭkodo 06462
Kodo laŭ ÖSTAT 50 404
Demografio
Loĝantaro 10.087
Geografio
Koordinatoj
47°25′2″N 13°13′10″O  /  47.41722°N, 13.21944°O / 47.41722; 13.21944 (Bischofshofen)Koordinatoj: 47°25′2″N 13°13′10″O  /  47.41722°N, 13.21944°O / 47.41722; 13.21944 (Bischofshofen)
Alto 544 m
Areo 49,62 km²
v  d  r
Information icon.svg

Bischofshofen [biŝofshOfn] estas urbo en Aŭstrio, en la provinco Salcburgo. Ĝi apartenas al la distrikto Sankt Johann im Pongau.

Skisaltejo "Paul Ausserleitner"

Bischofshofen situas en la valo de Salzach, ĉe la disbranĉejo de la valo Fritztal. Ĉirkaŭate de montoj, ĝi estas grava vintrosportejo, unu el la stacioj de la "kvarsalteja turneo".

Ĉar la du valoj ĉe Bischofshofen estas gravaj trafikaj vojoj tra la Alpoj, la urbon preterpasas la aŭtovojo A 10 (Tauern-aŭtovojo inter Salzburg kaj Villach; parto de E 55) kaj la fervojo inter la samaj du urboj. La fervojo restas en la sud-norda valo de Salzach, dum la aŭtovojo, venante de nordo, iras orienten tra Fritztal.