Bisfenolo A

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemia strukturo

Bisfenolo A (kutima mallongigo en angla, germana k.a. BPA) estas organika substanco kun la kemia formulo (CH3)2C(C6H4OH)2. Ĝi estas senkolora solida substanco, kiu estas solvebla en organikaj solvolikvidoj, sed preskaŭ ne en akvo. Havante du fenolo-funkciajn grupojn, ĝi estas uzata por fabriki polikarbonajn polimerojn kaj epoksi-rezinojn, kune kun aliaj substancoj por fabriki plaston.

BPA havas kvaliton similan al hormono, kiu kaŭzas zorgojn ĉu ĝi taŭgas por ĝeneralaj produktoj kaj speciale por ujoj por manĝaĵoj. Ekde 2008 kelkaj ŝtatoj pridubis ĝian sekurecon, kio igis kelkajn vendistojn, forpreni produktojn el polikarbonato. Usona raporto en 2010 de la FDA (Food and Drug Administration) avertis pri eblaj danĝeroj por fetoj, infanoj, kaj junaj infanoj.[1] Septembre de 2010, Kanado iĝis la unua ŝtato kiu deklaris BPA kiel toksa substanco.[2][3] La Eŭropa Unio, Kanado, kaj laste Usono malpermesis la uzon de BPA por boteloj por beboj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Update on Bisphenol A for Use in Food Contact Applications: January 2010. U.S. Food and Drug Administration (15-a de januaro 2010). Alirita 15a Januaro 2010.
  2. (13a Oktobro 2010) “[1]”, Canada Gazette Part II 144 (21), p. 1806–18. 
  3. Martin Mittelstaedt. "Canada first to declare bisphenol A toxic", Globe and Mail, 13a Oktobro 2010.
  4. Hamilton J (12a Julio 2012). FDA Bans Chemical BPA From Sippy Cups And Baby Bottles. The Salt: NPR Food Blog. National Public Radio.