Provinco Biskajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biskajo)
Saltu al: navigado, serĉo
Localización de la provincia de Vizcaya.svg
Blazono de Biskajo

BiskajoBizkajo, eŭske Bizkaia, hispanlingve Vizcaya, estas historia teritorioprovinco en la hispana parto de Eŭskio.

Kun surfaco de 2.217 kv. km. kaj loĝantaro 1.130.000, ĝi estas la plej malgranda provinco en Hispanio, kaj unu el la plej dense loĝataj. Ĝi situas en la marbordo de la Atlantika Oceano, inter Gipusko kaj Kantabrio. La ĉefurbo estas Bilbao. Aliaj gravaj urboj estas Gerniko, Barakaldo, Sestao, Portugalete kaj Durango.

La regiono estas ĉefe industria, kvankam nun klopodas favori turismon, ĉefe al Bilbao.

Ĝi donas sian nomon al Biskaja Golfo. Dum multaj jaroj la eŭskoj estis nomataj biskajanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]