Bismarck (batalŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bismarck
Bismarck en 1940

Bismarck en 1940

Bazaj indikoj Bismarck en 1940
Tipo Batalŝipo
Klaso Bismarck
Nomo laŭ Otto von Bismarck
Mendita 16-a de novembro 1935
Komenco de konstruado 1-a de julio 1936
Surigita sur akvo 14-a de februaro 1939
Donita en servon 24-a de aŭgusto 1940
Sorto subakvigita la 27-an de majo 1941
Situo de ŝipruino: 48° 09′ N 16° 07′ U / 48.150 °N, 16.117 °U / 48.150; -16.117 (mapo)
Taktikaj-teknikaj datenoj
Mergospaco 41 700t standardo
50 900t plena
Longo 241,55 m sur mergolinio
251 m sume
Larĝo 36 m
Mergo 9,3 m standardo
10,2 m plena
Movumo 12 Wagneraj kaldronoj por trovarmigita vaporo
3 turbinoj Blohm & Voss kun transmisio
3 trifoliaj ŝipŝraŭboj, 4,7 m mezproksime
150 170 hp (110 MW)
Rapideco 30,1 knotoj (54 km/h) dum provoj
Atingebleco 9 280 maraj mejloj (17 200 km) dum 16 knotoj (30 km/h)
Ŝipanaro 2 092 ŝipanoj
Blendo Zono: 145 až 320 mm
Ferdeko: 110 to 120 mm
Vandoj: 220 mm
Turoj: 130 ĝis 360 mm
Barbetoj 342 mm
Gvidturo: 360 mm
Armilaro 8 x 380 mm (15 coloj) (4×2)
12 x 150 mm (5.9 colo) (6×2)
16 x 105 mm (4.1 colo) (4×2)
16 x 37 mm (8×2)
20 x 20 mm (20 x 1)
Aviadiloj 4x Arado Ar 196 kun unu ambaŭflanka katapulto
vdr
Batalŝipo Bismarck

Bismarck estis batalŝipo de Germanio batalinta dum la Dua Mondmilito.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la batalŝipo estis komencita en la jaro 1936 en hamburgaj ŝipfarejoj Blohm und Voss. La ŝipo estis konsiderata de multaj fakuloj kiel la plej forta milita ŝipo de la tuta mondo. Ĝi estis surakvigita la 14-an de februaro de 1939 kaj la 24-an de aŭgusto de 1940 transprenis ĝin maristaro. Post naŭ monatoj de surmaraj provoj kaj ekzercado de hom-ekipo Bismarck elnavigaciis el Gdingen (de 1920 ĝis 1939 kaj post 1945 Gdynia) la 19-an de majo de 1941 al sia unua batalnavigado. Rilate al blokigo de batalaj krozŝipoj Scharnhorst kaj Gneisenau en Brest far brita aviadfloto kaj ties se neĉesa damaĝigo, devis la batalŝipon akompani sole peza krozŝipo Prinz Eugen. Ambaŭ ŝipoj havis gravan taskon traŝiri vive gravajn surmarajn vojdirektojn en Atlantiko, sur kiuj estis provizita Granda Britio. Kontraŭ korsaroj staris brita militfloto, kankranta en hejmbazo Scapa Flow en Orkadoj. Inter britaj ŝipoj estis ankaŭ fiero de reĝa maristaro – batala krozŝipo Hood, kiu estis ĝis alveno de Bismarck dum 20 jaroj la plej granda ŝipo de la mondo.

Bataloj sur maro[redakti | redakti fonton]

Sed la unua batalnavigado de la batalŝipo Bismarck ne restis por longa tempo sekretigita. Kiam komune kun krozŝipo Prinz Eugen ili tranavigaciis tra kolo inter Danio kaj Svedio, ili estis ekgvatitaj el sveda krozŝipo Gotland. Plu, kiam ili estis alnavigaciintaj en norvegan Bergen, anoj de norvega rezistmovado anoncis en Londonon ambaŭ ŝipojn. Plie brita ĉasaviadilo Spitfire fotografis Bismarckon sude de Bergen. Plua kritika faktoro fariĝis movigsubstancoj. Prinz Eugen plenigis ĝin en Norvegio, sed Bismarck ne faris tion. Tio ĉi decido estis kruele venĝonta sin. Britoj sciis, ke Bismarck navigacios en Atlantikon, kaj tial ili sendis la batalan krozŝipon Hood kaj freŝe endeĵorigitan batalŝipon Prince of Wales, por ke ili aliĝu al la pezaj krozŝipoj Suffolk kaj Norfolk gardantaj en dana markolo inter Islando kaj Gronlando. Lutjens, komandanto de la germana floto vere ekcelis la 22-an de majo. La markolo estis tiutempe mallargiĝinta per glacimontoj al larĝeco de netuta cento da kilometroj. La 23-an de majo de 1941 Suffolk kaj Norfolk ekvidis ambaŭ germanajn ŝipojn en la markolo. Bismarck komencis kanonadon sur Norfolkon, sed la krozŝipo rapide kaŝiĝis en nebulon. La britaj krozŝipoj ekipitaj per radaro eknavigaciis post la germanaj ŝipoj kaj pase ili elsendis raportojn pri iliaj situo, kurzo kaj rapideco. De sudoriento rapide estis alproksimiĝanta Hood kaj Prince of Wales. El Scapa Flow eknavigaciis batalŝipo King George la 5-a kaj aviadilŝipo Victorious. Pluaj ŝipoj eknavigaciis el Ĝibraltaro kiel aviadilŝipo Ark Royal.

La 24-an de majo je la 5-a horo kaj 35 minutoj gardistaroj en Hood ekvidis ambaŭ germanajn ŝipojn. Frunte navigaciis Prinz Eugen, sed ĉar ambaŭ germanaj ŝipoj havis similan silueton, britoj konsideris ĝin Bismarckon kaj ili komencis kanonadon sur ĝin. Post kelke da salvoj Bismarck plene trafis la batalan krozŝipon Hood-on kaj je la 6-a kaj 1 minuto obuso enflugis ĝis municiejo. Sekvis eksplodo kaj la batala krozŝipo malaperis en grandega kolono de fajro kaj fumo. El 1.419 maristoj savis sin sole tri. Post tio la germanaj ŝipoj koncentriĝis al Prince of Wales, al kiu ĉesis obei novaj kanonoj. Prince of Wales, kelkfoje trafita kaj kun oferoj en vivoj, rapide komencis retiriĝi, ĉar ĝi havis minimuman ŝancon endanĝerigi Bismarckon. Malgraŭ tio ĝi havis unu sukcesan trafon, kiu trapafis unu el movigsubstancaj rezervujoj de Bismarck kaj ĝi kaŭzis eskapon de miloj da tunoj de movigsubstancoj en la maron, alkliniĝon de la ŝipo al pruo kaj malaltigo de la rapideco je 2 – 3 knotoj. Bismarck estis unusignifa venkinto, sed ĝi devis navigacii al riparejo ĝis 3500 km malproksima St. Nazaire.

Intertempe la tuta brita ŝiparo komencis aranĝi ĉasadon je korsaroj. La germanaj ŝipoj apartiĝis, por ke konfuzu britojn, dum kio Prinz Eugen daŭrigis en la navigado al Atlantiko. Sed la intenco ne sukcesis kaj britoj plu postsekvis Bismarckon. Ĉirkaŭ noktomezo la 25-an de majo ekatakis Bismarckon torpedoportaj biplanoj el la aviadilŝipo Victorious. Bismarck ricevis trafon per torpedo, sed blendo Wotan rezistis. Poste britoj perdis radaran kontakton kun Bismarck. Sed germanoj ne sciis pri tiu ĉi fakto. Nur la 26-an de majo esploraviadilo Catalina rimarkis Bismarckon. Plie germanoj mem malobeis radian trankvilon. Tiutempe jam Bismarck troviĝis proksime de ŝirmo de luftwaffe kaj britoj fakte ne havis ŝancon atingi la gigantulon. Lasta ebleco estis atako el la aviadilŝipo HMS Ark Royal (91) per biplanoj Swordfish. La unua flugatako preskaŭ subakvigis la propran krozŝipon Sheffield, kies kapitano lastmomente evitis al la torpedoj. Sed la alia flugatako atingis Bismarckon kaj aviadistoj dufoje trafis ĝin. La blendo denove eltenis la unuan trafon, sed la alia trafis pobon kaj eksplodo de la torpedo kurbigis kaj ekblokis rudron. Bismarck nun ne povis navigacii rekte kaj ĝi priskribis rondojn sur la akvo. Tio ebligis al britoj atingi la ŝipon.

Nokte el la 26-a je la 27-a de majo Bismarck estis sensukcese atakita far britaj torpedoŝipoj kaj matene ĝi prepariĝis por sia lasta batalo. La 27-an de majo je la 8-a kaj 47 minutoj la batalŝipoj King George la 5-a kaj Rodney komencis kanonadon kaj post netutaj du horoj de la batalo sur la tuta Bismarck ebrulis incendioj kaj kanonturoj estis eliminitaj el funkciado. La grandegaj obusoj de la batalŝipoj neniigis ĝian maldekstran ferdekon, el la dekstra ferdeko pafis la krozŝipoj Norfolk kaj Dorsetshire. Admiralo Lutjens kaj kapitano Lindemann pereis. Poste ili elpafis sur Bismarckon, precipe el la krozŝipoj, kvanto da torpedoj. Je la 10-a kaj 40 minutoj sekve kiel pereiga kanonado de la britaj ŝipoj, tiel precipe pro kaŭzo de malfermo valvoj la ŝipruino de la batalŝipo renversiĝis sur flankon kaj droniĝis. Renversiĝinte kaj mergiĝinte ĝiaj kanonturoj elfalis el siaj sidejoj, ĉar ili sidis en la kanonaperturoj nur per sia pezo. Poste la tuta ŝipo sub la akvo ankoraŭ turniĝis kaj ĝi estis falanta sur maran fundon ĝis profundeco preskaŭ 4800 metroj. Falinte ĝi kaŭzis sur la fundo krateron, en kiu ĝi ankoraŭ glitis preskaŭ unu kilometron pluen. Glitante kaj forbalainte la falintajn kanonturojn ĝi restis sidi sur la mara fundo. Pro la subakvigo pereis 2.106 maristoj, 115 supervivis la pereon de la ŝipo.

Trovo de la ŝipruino de Bismarck[redakti | redakti fonton]

La ŝipruino de Bismarck kuŝis sur la mara fundo 48 jarojn. Nur d-ro Ballard el Oceanografia instituto de ŝtato Massachusetts, konata serĉisto de ŝipruinoj kaj malkovrinto de Titanic, trovis la ŝipruinon la 8-an de junio de 1989. La unua ekspedicio en la jaro 1988 ne estis sukcesa kaj do en la jaro 1989 Ballard revenis al esploro sur ferdeko de luigita ŝipo Star Hercules. La serĉado estis farat helpe de subakva roboto Argo, kiu havis kameraojn kaj fortajn reflektorojn. Unue estis trovitaj rompitaĵoj el la mergiĝanta ŝipo. estis trovita renversiĝinta ĉefa kanonturo, kiu dum la mergiĝado elfalis el la kanonsidejo. La ŝipo dum la mergiĝado turniĝis kaj ĉiuj nealfkisitaj objektoj elfalis el ĝi sur la maran fundon ekster la ŝipruinon. La ŝipruino, sidiĝinte sur montpiedo de submara monto, kunŝiris kun si lavangon de sedimentoj, en kiujn ĝi enprofundiĝis, do tio aspektas kvazaŭ ĝi plu navigacius. Je la 9-a horo la 8-an de junio Bismarck estis fine malkovrita kaj nome en profundaĵo 4763 metroj. Dum transŝoviĝado de Argo laŭlonge laŭ la ŝipkorpo aperis la bildo de la pereo kaŭzita pro la kanonado de la britaj ŝipoj kaj dum la mergiĝado de la ŝipo. Sur la ŝipo mankas ĉiuj ĉefaj kanonturoj kaj ankaŭ prua turo por gvidado de kanonado, plu mankas fumtubo, masto kaj multe da aliaj pecoj de surkonstruaĵo. La korpo estas optike en bona stato, mankas sole peco de pobo, kio estis ĝuste tiu aĥila tendeno de la germana batalŝipo. La ferdekoj estas bone konservitaj eĉ kun teka ligno, sur kiu estas videblaj ĝis hodiaŭ du grandaj hokokrucoj. Rilate al la mergiĝo de la korpo ĝis koto ne eblas konstati, kiom da torpedoj trafis la ŝipon kaj kiajn damaĝigojn ili kaŭzis. Tial ĝis hodiaŭ ne eblas destini, ĉu la ĉefa kaŭzo de la mergigo de la ŝipo estis la trafoj de torpedoj aŭ la malfermo de valvoj per la propra hom-ekipo. La vojo de Bismarck sur la maran fundon daŭris laŭ Ballard 20 minutojn. La ŝipruino estas en relative bona stato, la maldekstra flanko estas pli dispafigita ol la dekstra flanko. La ŝipo ne estas eroziita per rusto kiel ekz. ŝipruino de Titanic.

Plua sorto[redakti | redakti fonton]

El Bismarck estis levitaj neniaj objektoj, ĉar Federacia Respubliko Germanio proklamis la ŝipruinon kiel militan tombon kaj ne estas permesite enpaŝi en ĝin. Ekde la jaro 1989 neniu ekvidis la ŝipruinon dum dek du jaroj. Nur en junio de 2001 venis al la loko ekspedicio de aŭstralano McDowell kun ŝipo Akademik Keldyŝ kaj estis faritaj 8 mergojn kun miniaturaj subakvaj ŝipoj MIR, kiuj kapablas preni en siajn internojn piloton kaj du observontojn. Je unu monato pli malfrue ekspedicio kun ŝipo Northern Horizont, kiun gvidis Davis L. Mearns kaj kiu krom alia malkovris ankaŭ ŝipruinojn de Hood, malsuprenigis sur la ŝipruinon tabulon kun nomoj de la falintaj maristoj. En majo kaj en junio de 2002 ekspedicio de la fama reĝisoro James Cameron (Titanic) subakviĝis al la ŝipruino kaj la ŝipruino estis filmita. Akademiko Keldyŝ ankoraŭ unufoje revenis super la ŝipruinon subgvide de McDowell, nome en julio de 2002, kiam ili faris 6 pluajn mergojn kun miniaturaj subakvajŝipoj MIR. La ŝipruino estas en tiom bona stato, ke ĝi eltenos sur la mara fundo verŝajne ankoraŭ multe da dekoj da jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]