Bisse

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bisse [biŝe], germane Bissing estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sub monto nomata Tenkes [tenkeŝ] 408 m-ojn alta, fine de sakovojo. Bisse havas nur 3 stratojn. Siklós troviĝas 8, Harkány 9, Kozármisleny 17, Villány 19, Pécs 24, Bóly 26 km-ojn.

Historio [redakti]

Onidire komence peĉenegoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 laŭ tiama ortografio "Bysse". Inter 1918-1921 la serboj okupis Bisse-n. Vilaĝservoj estas junulara klubo, biblioteko.

Vidindaĵoj [redakti]

Famulo [redakti]

  • En 1903 naskiĝis ministrestro Ferenc Nagy