Bitbildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bitbildo estas la plej simpla speco de rastruma bildo, en kiu ĉiujn rastrumerojn eblas kodi per po unu bito (duuma cifero: 0 aŭ 1). Ĉe eligo sur ekranon 0 plej ofte indikas nigran rastrumeron, kaj 1, blankan; ĉe eligo sur paperon la interpreto de la valoroj povas esti inversa.

La vorton «bito» en la termino «bitbildo» oni interpertu ne kapacite, sed logike: sufiĉas unu duuma cifero, sed en la komputiloj tre ofte pli rapide funkcias perbajta adresado, tial unu duuman ciferon oni povas kodi per tuta bajto. Tamen oni povas uzi kompaktan pakitan prezenton en ekz-e dosiero.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Uzo de bitbildoj en rastruma BDF-tiparo[redakti | redakti fonton]

Duume      Rastrumo  16-ume

00000000               00
00001000      █        08
00010100     █ █       14
00100010    █   █      22
00000000               00
00111101    ████ █     3D
01000010   █    █      42
01000010   █    █      42
01000010   █    █      42
00111100    ████       3C
01000000   █           40
00111110    █████      3E
01000001   █     █     41
01000001   █     █     41
00111110    █████      3E
00000000               00

La punktisma grizo[redakti | redakti fonton]

Bitbildo de folio

Varia koncentro de nigraj rastrumeroj povas efiki kiel variado de griznivelo, kvankam fakte la rastrumeroj restas unubitaj. Tiajn bitbildojn oni vaste uzas en la preso.