Biteco de procesoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biteco de procesoro – estas kvalito karakterizanta kapablon de procesoro prilabori datenojn. Laŭ la kvalito procesoroj aŭ, ekzemple, operaciumoj estas titolataj 8, 16, 32, 64, aŭ 128-bitaj.

Necesas rimarki, ke biteco de procesoro tute ne indikas maksimuman bitecon de prilaborataj nombroj. Ekzemple procesoro Intel 486 kapablis prilabori 80-bitajn nombrojn, en formato de longa duobla certeco kun glitkomo (angle long duoble). Interese, ke prilaborataj per SSE-instrukcioj operandoj (registroj XMM) estas 128-bitaj. Tamen la ekzemploj prezentas, ke biteco de procesoro ne dependas nur de longeco de prilaborataj nombroj.

Bitecon de procesoro certigas arkitekturo de baza instrukciaro ISA (angle Instruction Set Architecture) kaj bazaj ĝeneralaj registroj GPR (angle General Purpose Registers). Plej rimarkebla kvalito de 64-bita GPR estas kapablo uzi 64-bitan adresan spacon de memoro, kio permesas uzi pli ol 4 GB da ĉefmemoro (32-bitaj procesoroj estas limigataj je 4 GB da ĉefmemoro).

Unua 64-bita procesoro por PK estas procesoro PowerG5, far IBM, uzata en komputiloj de firmao Apple.