BitlBeeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BitlBeeo
libera programaro • tujmesaĝila kliento vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

BitlBeeo estas IRC-tujmesaĝadkluzo, eldonata laŭ la permesilo GNU GPL (Ĝenerala Publika Permesilo de GNU). Ĝi komunikas kun la uzanto pere de la IRC-protokolo kaj ĝi interagadas kun tre konataj tujmesaĝadretoj, kiel AIM, ICQ, .NET Messenger Service, Yahoo!, XMPP (inkluzive Google Talk kaj Facebook), kaj ankaŭ etblogadretoj kiel Twitter, Identi.ca, kaj status.net. La programara versio inkluzivas subtenon por la biblioteko libpurple. La amikoj de la uzanto aperas kiel normalaj IRC-uzantoj en babilejo, kaj babiladoj uzas la privatmesaĝsistemon de IRC.

Kvankam eblas uzi BitlBeeo sur propra komputilo, ekzistas multaj publikaj serviloj.

BitlBeeo funkcias sur multaj operaciumaj sistemoj, kiel Linukso, Unikso, BSD, Mac OS X, Vindozo, kaj AmigaOS.

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]