Bizerte
Bizerte, aŭ Bizerta (arabe بنزرت, berbere Benzert) estas grandurbo en Tunizio kaj la plej norda urbo de Afriko.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 37°16′N 09°52′O / 37.267°N, 9.867°OKoordinatoj: 37°16′N 09°52′O / 37.267°N, 9.867°O
- Areo: km²
- Loĝantaro: 114.371 en 2004
- Supermara alteco: 0- m
- Poŝtkodo: 7000
- Horzono: UTC + 1, somere UTC + 2
Geografio [redakti]
Bizerte situas sur ebenaĵo laŭ la Mediteranea Maro. La plej norda parto de Afriko troviĝas 15, Tunizo 66 km.
Historio [redakti]
Bizerte-on fenicianoj fondis ĉirkaŭ 1000 a.K. Baldaŭe la romianoj okupis ĝin kaj ili nomis la urbon Hippo Diarrhytus. En 647 okazis araba, en 1574 turka konkeroj. Poste la haveno estis nesto de piratoj. En 1880 francoj alvenis kaj ili konstruis mararmean bazon. Dum la 2-a mondmilito Bizerte estis okupita de la germana armeo, kiujn usonanoj sekvis en 1943. En 1961 batalo okazis inter francoj kaj tunizianoj, 700 homoj mortis. Post 2 jaroj la francoj rezignis pri la armea bazo.
Nuntempe la loĝantaro okupiĝas pri turismo, teksaĵoj, fiŝkaptadoj, ĉe la apudaĵo oni kultivas tritikojn, fruktojn kaj legomojn.
Trafiko [redakti]
Bizerte havas havenon por jaĥtoj, 2 fervojajn liniojn kaj unu vojon al sudo.
Klimato [redakti]
Bizerte situas en la mediteranea klimato. La temperaturo varias inter 7 kaj 32 °C. Jare pluvas po 626 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter julio-aŭgusto malpli.
Vidindaĵoj [redakti]
Ĝemelurboj [redakti]
Tanĝero, Maroko de 1976
Port Said, Egiptio de 1977
Anaba, Alĝerio de 1985
Kalamata, Grekio de 1997
Palermo, Italio de 2001
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio