Bjalistoka geto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1 - Muro de la geto
2 - Pordego
3 - Fabrika areo
4 - Sidejo de Gestapo
5 - Sidejo de Judenrat


Memortabulo al Icĥok Malmed - heroo de bjalistoka geto, kiu troviĝas ĉe strato je lia nomo. La teksto diras: Ĉi tie pereis de hitleranaj murdistoj la 8-an de februaro 1943 Icĥok Malmed - heroo, batalinto de bjalistoka geto. Honoron je lia memoro.

Bjalistoka geto estis konstruita de naziaj okupantoj dum la 2-a Mondmilito por juda loĝantaro de Bjalistoko. Oni kreis ĝin la 26-an de julio 1941 por pli ol 40 mil judoj el Bjalistoko kaj el ĝia ĉirkaŭaĵo. La geto estis neniigita inter la 16-a kaj la 20-a de aŭgusto 1943.

Vivkondiĉoj en la geto[redakti | redakti fonton]

La geto estis subordigita al germana civila potenco de bjalistoka distrikto (germane: Bezirk Bialystok). Loĝintaj tie judoj devis porti bendojn kun stelo de Davido. Poste oni devis porti ankaŭ flavajn stelojn ĉe maldekstra brustoflanko kaj dorse. La 3-an de aŭgusto 1941 validiĝis leĝo laŭ kiu forlasado de la geto povis esti mortpunita. Malpermesitaj estis iuj ajn kunvenoj surstrataj. Plej tuŝis la loĝantaron tamen malpermeso aĉeti en la ekstergeta parto de la urbo, enkondukita la 15-an de aŭgusto 1941. Aĉetado de manĝaĵoj ekster la getaj muroj rezultigis punojn al la tuta juda komunumo. Nur laboranta parto de la judaro ricevadis nutraĵojn - komence 500 gramojn da pano, poste nur 300 gramojn. Malsato devigis komercon, kiu estis kontraŭleĝa. La nutraĵojn oni ricevadis per kontrabando el apudaj vilaĝoj kaj per helpo de la loĝantoj de ekstergeta urboparto. Helpado al judoj estis granda risko punota per ekzilo al koncentrejo.

La judoj devis labori en germanaj bjalistokaj fabrikoj, ordigadi la urbon kaj ŝarĝadi varojn. Iuj el ili laboris ankaŭ en Vaŭkavisk. En la geto ekzistis metiejoj servantaj ĉefe por germana armeo. Ĝis novembro 1942 en la geto funkciis du bazlernejoj en kiuj oni instruis pole kaj hebree.

Nelonge post kreo de la geto, la 16-an de septembro 1941 germanoj decidis forporti parton de la getanoj al Prużany. Teorie temis pri nelaborantoj, sed vere listojn de transloĝigatoj oni kreis laŭ alfabeta ordo. Entute transloĝigitaj estis 4 mil homoj. Parto el ili kontraŭleĝe revenis al Bjalistoko. Ĉiuj ceteraj mortis dum neniigo de la geto en Prużany. Dum neniigado de Bezirk Bialystok la geton oni tute fermis kaj neniu povis eniri nek eliri ĝin.

Ribelo en la geto[redakti | redakti fonton]

Judoj plurfoje rezistis kontraŭ nazioj en bjalistoka geto. Unu el la plej famaj kontraŭgermanaj atencoj estas kazo de Icĥok Malmed kiu por savi sian familion verŝis salacidon al nazia soldato kiu kaptadis judojn.

En 1942 en la geto kreiĝis Kontraŭfaŝista Batalorganizo. En 1943 germanoj komencis forportadi judojn, en februaro mortigis ĉ. 800 homojn kaj al Treblinka portis ĉ. 10 mil. Amasan ribelon kaŭzis informoj pri germanaj planoj neniigi la geton kaj pri gaskameroj en Aŭŝvico. La ribelo dekomence estis malsukcesonta. La atako daŭris malpli ol unu noktotagon, dum la sekvaj tagoj nur kelkaj judaj grupoj sin defendis. La unua plano fuĝi al la praarbaro de Knyszyn ne sukcesis. Estroj de la ribelo, Mordeĥaj Tenenbaum kaj Daniel Moszkowicz mortigis sin pro senespera situacio. Post nelonga tempo la geto estis nuligita kaj ĝiaj loĝantoj estis forportitaj al koncentrejoj kaj ekstermejoj en Treblinka, Majdanek, Aŭŝvico kaj Terezín. El pli ol 60 mil judoj, kiuj antaŭ la milito loĝis en Bjalistoko, travivis nur kelkcent.

La neniigado finiĝis la 20-an de aŭgusto 1943. Posedaĵojn de judoj transprenis la germana estraro kaj la malplenigitajn loĝejojn ekokupis homoj transloĝigitaj el la regiono de Białowieża.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]