Blériot XI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blériot XI Replika

La Blériot XI estis unusideja aviadilo de la franca aviada pioniro Louis Blériot.

Louis Blériot skizis en 1908 sian plej sukcesan aviadilan modelon, la Blériot XI, monoplanon.

En 1909, li anstataŭis la 23 ĈP-motoron per 25 ĈP-motoro kaj akiris la 26-an de junio 1909 eŭropan flugrekordon de 36 minutoj kaj 55 sekundoj. Unu monaton poste, li sukcese trafulig la Markolan Kanalon kaj iĝis internacie fama. Danke al la sukceso, estiĝis granda debito (mendodeziro) por tiu modelo.

Fine de 1913, Blériot vendis jam 800 aviadilojn. Al tiu nombro, oni devas alkalkuli aliajn aviadilojn, konstruitajn laŭ lia licenco en Italio kaj Britio (Humber-kompanio). Je komenco de la unua mondmilito, Blériot konstruis skoltajn aŭ artileri-observajn aviadilojn ĉar ĝi donis al la spektantoj bonan vidkampon.

La aviadiloj Blériot XI estis eltiritaj el la fronto en 1915 kaj servis nur kiel ekzercaj, lernejaj aviadiloj kiel ekz. en la fluglernejo de Issy-les-Moulineaux.

Konstruo

La maŝino konsistis el fraksena korpo, estis stabiligita per apogŝtreboj (kontraŭapogiloj) kaj streĉigaĵo. La portaj surfacoj estis el ligno. La ĉefaj elementoj estis la du grandaj radoj (de motorrado), kompletigante per malgranda posta rado.

Ĉe la unua flugo, la maŝino estis antaŭ ekipita per plusa stabiliga parto, kiun Blériot - pro manko de la efikeco - poste forigis.

La aviadilo tiutempe estis movita per R.E.P.-flugmotoro kun povumo de 21 kW (28 ĈP), kiu estis antaŭ la dua flugo (27-an de majo 1909) ŝanĝita al Anzani-motoro kun 18,4 kW (25 ĈP).

Ekonomia sukceso

La flugo super la Markola kanalo alportis grandan debiton je la aviadilo, tiel Blériot ekzemple nur en 1913 vendis ĉ. 800 ekzemplerojn, dum la tuta franca aviadila produktado estis ĉ. 1.300. Por plenumi la debiton, li permesis produkti la aviadilojn ankaŭ fare de subentreprenoj.

Baldaŭ ekinteresigis pri la aviadilo la aerarmeoj. Tiel la itala aerarmeo uzis la aviadilojn en 1911 kaj 1912 en Cyrenaica kaj en Libio kontraŭ Turkio.

Blériot evoluigis el XI dusidejan modelon kun pli grandaj mezuroj kaj pli forta motoro, nomita XI-2. El tiu tipo (Bleriot XI-2), produktis - laŭ licenco - Britio 104 kaj Italio 70 aviadilojn . Komence de la unua mondilito, oni uzis la Bleriot XI-2 por ĵeti bombojn kaj flugsagojn (permane) je surteraj celoj.

Ambaŭ versioj servis ĉe la franca aerarmeo dum komenco de la unua mondmilito.

Komence de 1915, oni eltiris la XI el la fronto kaj ili servis ĉefe en fluglernejoj.

Teknikaj datenoj

Blériot XI
Mezuroj Datenoj
Longo    7,05 m
Alto    2,52 m
Flugila larĝo     7,81 m
Surfaco de port-flugilo    14,0 m²
Motoro    Anzani-motoro kun 18,4 kW (25 ĈP)
Maksimuma rapido     74 km/h
Skipo    1 piloto
Maks. starta maso    320 kg
Blériot XI-2
Mezuroj Datenoj
Longo    8,45 m
Flugila larĝo    10,25 m
Alto    2,50 m
Surfaco de port-flugilo    23,00 m²
Malplena maso    349 kg
maksimuma starta maso    625 kg
Motoro    Unu Gnome-7B, rotacia motoro kun 52 kW (70 ĈP)
Maksimuma rapido    106 km/h en maralto
Flugdaŭro    3,5 horoj
Skipo    2 personoj
Armiloj    neniu, la skipo subenĵetis granatojn kaj flugsagojn

Variantoj

  • XI-BG (Blériot-Gouin): dusideja skolta monoplano
  • XI-3: trisideja aviadilo kun 88 kW (120 ĈP)-motoro
  • XI E1: unusideja lerneja aviadilo
  • XI-2bis: dusideja, la sidejoj unu apud la alia
  • XI R1 "Pingouin": senflugila maŝino, servis por ekzercado en ruliĝoj