Black Diamond (Vaŝingtonio)
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 5 Jul. 2012.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Black Diamond estas urbo sudoriente de Seatlo en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. Laŭ la usona censo de 2010, la urbo havis 4 151 enloĝantojn.
Black Diamond kreiĝis kiel karbomina centro de la kalifornia firmao "Black Diamond Coal Mining Company" en la 1880-aj jaroj, ĉefe produktante karbon por la sanfranciska merkato. (La urbnomo signifas "Nigra Diamanto", kiu estas alia nomo por "karbo".) La minejo fermiĝis post la unua mondmilito, sed oni rekomencis mini en la ĉirkaŭaĵo dum la 1930-aj jaroj. Minado daŭris ĝis lastatempe, kaj ŝajnas probable ke oni rekomencos en la estonteco.
Black Diamond akiris regionan renomon pro elstara bakejo, kiu dum pluraj jaroj provizis panon al la subŝtata registaro en Olimpio.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Historio de Black Diamond ĉe HistoryLink] (angle)

