The Black Eyed Peas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Black Eyed Peas)
Black Eyed Peas
de maldekstre dekstren: will.i.am, apl.de.ap, kaj Taboo en 2001
de maldekstre dekstren: will.i.am, apl.de.ap, kaj Taboo en 2001
Bazaj informoj
Kromnomo Kendas
Deveno Usono Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono
Ĝenroj Hiphopo, R&B, Dancmuziko
Aktivaj jaroj 1995 - nuntempo
Eldoninto Interscope, A&M
Parencaj
temoj
Justin Timberlake, Dante Santiago, John Legend, Kim Hill, Macy Gray, Pussycat Dolls
Retejo www.BlackEyedPeas.com
Membroj

will.i.am
apl.de.ap
Taboo
Fergie

Antaŭaj membroj

Kim Hill (1995 – 2000)
Dante Santiago (1992 - 1995)
Sierra Swan (1998)

vdr

The Black Eyed Peas [ˌblækaɪdˈpiːz] estas multikultura alternativa hiphopa grupo el Los-Anĝeleso, Usono.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

La kunfondintoj estas Apl De Ap kaj Will.i.am, kiuj konatiĝis en 1989, en gimnazio en la breakgrupo Tribal Nation. Ĉar ilin interesis pli la hiphopo ol la danco, ili fondis la bandon Atban Klann (Atban estis A Tribe Beyond A Nation ~ tribo malantaŭ la nacio), en kies nomo subskribis la kunfondintoj sian unuan diskokontrakton en 1992 ĉe Ruthless Records, diskoetikedo de Eazy-E. Ilia albumo ne estis publikigita, ĉar la pozitivaj kaj pacaj tekstoj ne estis konvenaj por imiĝo de Ruthless Records.

Post kiam Eazy-E en 1995 mortis je aidoso, aniĝis en la grupo Taboo kaj formiĝis Black Eyed Peas. La rapantoj kaj brekdancantoj viroj – kun akompano de viva muziko - tre populariĝis en kluboj de Los Angeles, tiel atentis pri ili la albumeldonejo Interscope. La debuta albumo estis publikigita en 1998 Behind the Front ĉe Interscope Records, kiun bone akceptis la muzikaj kritikistoj.

La dua albumo aperis en 2000 kun titolo Bridging The Gap kun gastmuzikistoj kiel De La Soul kaj Macy Gray.

Ili atingis la veran mondsukceson en 2003 per la albumo Elephunk kun la kantistino Fergie. Ekde tiam la bando estas unu el la plej ŝatataj dank'al la unuopaĵoj eltiritaj el la albumo Where is the love, Shut Up, Hey Mama kaj Let's get it started.

En 2005 ili publikigis sian kvaran albumon kaj duan kun Fergie, Monkey Business. El tiu albumo oni eldonis la sukcesojn Don't Phunk With My Heart kaj Don't lie. En la sama jaro la grupo kunlaboris en pluraj duetoj ekzemple en la kanzono Mas Que Nada kun la brazila kantisto Sergio Mendes publikigita en 2006.

Post tri sukcesaj jaroj la grupo malaperis dum preskaŭ kvar jaroj. En 2009 la grupo revenis per la albumo The End, el kiu oni eltiris evidentajn sukcesojn kiel I Gotta Feeling, Boom Boom Pow, Meet Me Halfway kaj Rock that Body. En 2010 la bando publikigis tre rapide ankaŭ la sesan albumon, The Beginning, difinitan sekvo de l'antaŭulo pro la similaj sonorecoj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1998 - Behind the Front
  • 2000 - Bridging the Gap
  • 2003 - Elephunk
  • 2005 - Monkey Business
  • 2006 - Renegotiations: The Remixes
  • 2009 - The E.N.D.
  • 2010 - The Beginning
  • 2018 - Masters of the Sun Vol. 1
  • 2020 - Translation

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Unuopaĵo Plej alta pozicio Albumo
US AUS AUT CAN FRA GER IRE NL ITA SWI UK
1997 Fallin' Up/¿Que Dices? Behind the Front
1998 Joints & Jam 53
1999 Karma
2000 BEP Empire/Get Original Bridging the Gap
Weekends (kun Esthero) 100
2001 Request + Line (kun Macy Gray) 63 21 85 45 31
2003 Where Is the Love?
(kun Justin Timberlake)
8 1 1 1 16 1 1 1 3 1 1 Elephunk
Shut Up 1 1 1 1 1 1 2 1 1 2
2004 Hey Mama 23 4 4 9 18 5 5 5 8 3 6
Let's Get It Started 21 2 18 2 7 18 11 11 12 13 11
2005 Don't Phunk with My Heart 3 1 5 1 7 8 4 2 4 3 3 Monkey Business
Don't Lie 14 6 6 16 7 12 11 4 8 11 6
My Humps 3 1 4 1 11 4 1 4 9 3 3
2006 Pump It 18 6 14 18 13 19 3 15 5 8 3
2009 Boom Boom Pow 1 1 3 1 4 3 3 10 11 4 1 The E.N.D.
I Gotta Feeling 1 1 1 1 2 3 1 1 1 1 1
Meet Me Halfway 7 1 4 5 3 1 2 3 2 3 1
Imma Be 1 7 5 49 55
2010 Rock That Body 9 8 7 41 7 14 9 38 32 11
The Time (Dirty Bit) 4 1 1 1 2 1 2 2 1 1 1 The Beginning
2011 Just Can't Get Enough 3 3 6 6 1 9 15 17 5 6 3
2011 Don't Stop the Party
"—" denotes the single failed to chart or was not released

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]