Black Lion Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Black Lion estis angla diskeldonejo priĵazo, kiun fondis Alan Bates en 1968. Ĝi publikigis usonajn ĵazmuzikistojn, kiuj precipe muzikis ĉeftendencan ĵazon, ekz. Ben Webster, Buck Clayton, Thelonious Monk (liaj lastaj sonregistraĵoj kiel bandestro, „The London Collection“ 1971), Earl Hines, Teddy Wilson, Dexter Gordon, Barney KesselOscar Pettiford, sed ankaŭ Sun Ra. Krome ĝi ankaŭ eldonis anglajn ĵazmuzikistojn kiel Humphrey Lyttelton, Alex Welsh kaj Chris Barber same kiel Stéphane Grappelli kaj Abdullah Ibrahim. La subeldonejo Freedom publikigis pli pionirajn ĵazmuzikistojn kiel Cecil Taylor, Albert Ayler, Archie Shepp, Julius Hemphill aŭ la Artan Ensemblon de Ĉikago. Freedom poste estis transprenata de Arista. En la 1990-aj jaroj DA Music (Deutsche Austrophon, parto de Pallas Group, Diepholz) noveldonis kelkajn titolojn.

Alan Bates transprenis en la 1980-aj jaroj diskeldonejon Candid Records.

Eksteraj ligiloj