Blaise Cendrars
Veranome Frédéric Louis SAUSER, sed konata sub sia plumnomo Blaise Cendrars (1-a de septembro 1887 en Chaux-de-Fonds, Svisio – 21-a de januaro 1961 en Parizo) estas svisa franclingva poeto. Li iĝis franca civitano en 1916.
Li kontribus popularigi la prozpoemon en la moderna poezio, kaj multe kantis en nove moderna kaj eterne romantismeca lingvo la buntecon de la mondo kaj la animan bezonon je vojaĝo, kune kun metafizika angoro. Liaj plej konataj kaj emociigaj poemoj estas:
- 1912: Pasko en Novjorko
- 1913: Prozo de l'Transsiberia Vagonaro
- 1918: Panamo kaj la rakonto pri miaj sep onkloj
Ekde la aĝo 15-jara li forlasis hejmon por labori kun juvelonegocisto kaj iris en Rusio kaj laŭ li ĝis fino de la Transsiberia fervojo. Tra la vivo li multege vojaĝis en foraj landoj.
En Esperanto aperis la romano Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra, eld. IEM, Wien, Aŭstrujo, 2007. La poemoj de Cendrars ludas rolon en ĉi romano.
Rete legebla en Esperanto
- eltiraĵoj el "Prozo de l'Transsiberia Vagonaro".