Blaise Pascal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blaise Pascal
franca sciencisto
franca sciencisto
Persona informo
Aliaj nomoj Louis de Montalte • Amos Dettonville • Salomon de Tultie
Naskiĝo 19-a de junio 1623
en Clermont-Ferrand, Francio
Morto 19-a de aŭgusto 1662
en Parizo, Francio
Tombo Saint-Étienne-du-Mont
Lingvoj latinafranca
Loĝloko Clermont-FerrandParizoRuenoParizo
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Subskribo Blaise Pascal
Familio
Patro Étienne Pascal
Patrino Antoinette Begon
Frat(in)oj Jacqueline Pascal • Gilberte Périer
Edz(in)o
Parencoj Marguerite Pascal
Florin Périer
Okupo
Okupo matematikisto • filozofo • teologo • fizikistoverkistofrancaj moralistoj • statistikisto
Verkoj Pensées
Lettres provinciales
vdr

Blaise PASCAL ([blez pasKAL], PIV-e Paskalo, naskiĝinta la 19-an de junio 1623 en Clermont-Ferrand, mortinta la 19-an de aŭgusto 1662 en Parizo) estis franca sciencisto. Li okupiĝis precipe pri filozofio, fiziko kaj matematiko.

Paskalo korespondis kun Marin Mersenne kaj tiel havis kontakton interalie al Toriĉelo, kiu inventis hidrargan barometron. Per tia barometro Paskalo mezuris la aerpremon en diversaj altoj kaj pruvis, ke ĝi malkreskas kun kreskanta alto. Oni honore al li nomis la SI-unuon de premo paskalo. (Alia prem-unuo nomita laŭ Toriĉelo ne plu estas multe uzata.)

Paskalo okupiĝis ankaŭ pri statistiko kaj matematiko kaj inventis kalkulmaŝinon, kiu kapablis adicii kaj subtrahi kun pluraj dekumaj pozicioj.

Kiel filozofo Paskalo multe okupiĝis pri teologio, precipe, post kiam li saviĝis el danĝera akcidento. Ĉar li estis porulo de Jansenismo, li verkis humuran verkon "la provincaj leteroj" kies li ridigas la kontraŭ-jansenismajn. Lii planis grandan verkon, kiu estontis iu apologio al la kristana religio, sed mortis antaŭ plenumi tion. Post lia morto oni publikigis la notojn, faritaj el mallongaj pensoj, pli ellaboritaj tekstoj, ankaŭ ege densaj labornotoj notoj kaj planoj, sub la nomo "pensoj" de Paskalo. Tiuj pensoj iĝis plej legita kaj fama verko deposte.

Li reuzis argumenton por la kredo je Dio, la "veton de Paskalo", kiu diras: Se oni kredas je Dio kaj li ne ekzistas, oni perdas nenion; se oni ne kredas je Dio kaj ĝi ekzistas, oni perdas ĉion; do oni kredu.

En Esperanto

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:LigoElstara