Blanche Calloway

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blanche Calloway (naskiĝis la 9-an de februaro 1904[1] en Baltimore, Marilando; mortis la 16-an de decembro 1978 samurbe) estis usona ĵaza kantistino, bandestrino kaj komponistino de svingo. Ŝi validas kiel unu el la unuaj virinoj, kiuj direktis orkestron kun nure vira personaro.

Vivo kaj verkado

Blanche Calloway estis la pli aĝa fratino de kantisto kaj bandestro Cab Calloway. Ŝi studis muzikon ĉe Ŝtata Altlernejo Morgan, kiun ŝi forlasis en 1923, por aliĝi al muzikensemblo. Ŝi surdiskigis ekde meze de la1920-aj jaroj ĝis 1935 kun aro da ensembloj. En 1931 ŝi konkurencis kun Andy Kirk pri la estrado de lia bando[2] kaj formis poste sian bandon „Blanche Calloway and Her Joy Boys“, en kiu kunmuzikis ekzemple Clarence Smith, Ben Webster, Clyde Hart, Cozy Cole same kiel Mary Lou Williams. Kune kun la orkestroj de Kirk kaj Moten ŝi entreprenis en 1931 kun sia bando koncertvojaĝon tra la ŝtatoj ĉe la usonaj okcidenta marbordo.[3] La bando, kiu ankaŭ devis surdiskigi sub la nomo Fred Armstrong and His Syncopators, estis dum kelka tempo tre sukcesa; Cozy Cole, kiu restis du kaj duono jarojn ĉe Calloway, taksis la bandon tiam kiel „grandioza“.[4] Ŝi perdis muzikistojn al la bando de Moten kaj devis malfondi sian orkestron en la jaro 1938; ŝi plulaboris kiel solomuzikisto, poste kun bando en la Teatro Howarden Vaŝingtono. Ekde la 1950-aj ĝis en la 1970-aj jaroj ŝi laboris kiel mastrumanto por kantistino Ruth Brown, kiel diskludisto kaj pli malfrue kiel programmdirektisto de radiostacio WMBM en Florido.

Cab Calloway nomis ŝin kaŭzo por sia eniro en la spektaklo-negocon. „Malgraŭ sia talento kaj siaj klpodoj ŝi atingis nek la sukceson de sia frato Cab nek la popularecon de la nure virinaj bandoj, kiuj kantenigis tiam la atenton de la publiko.“[4]

Diskoj

  • Blanche Calloway and her Joy Boys: Cab Calloway and Co. (RCA)[5]
  • Ruben Reeves: The Complete Vocalion 1928-1930. (Timeless)
  • Louis Armstrong: Louis Armstrong and the Blues Singers 1924-1930 (Affinity)

Duaranga literaturo

  • Linda Dahl: Stormy Weather. The Music and Lives of a Century of Jazzwomen. Londono: Quartet Books, 1984. ISBN 0-7043-2477-6
  • Frank Driggs kaj Chuck Haddix Kansas City Jazz: From Ragtime to Bebop - A History. Oksfordo: Universitato, 2005; ISBN 978-0-19-530712-2
  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz on CD Londono: Penguin, 2002 (6-a eldono)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. laŭ aliaj indikoj, ekzemple de answers.com: Blanche Calloway la naskiĝjaro estas 1902
  2. Nur per intrigo kun Bennie Moten al Kirk sukcesis, forpreni de ŝi dungitecon en Kansasurbo, sekurigante per tio sian propra pozicion en la bando. Komparu Driggs kaj Haddix, Kansas City Jazz, p. 101s.
  3. Komparu Driggs kaj Haddix, Kansas City Jazz, p. 105s.
  4. 4,0 4,1 Dahl, Stormy Weather, p. 49
  5. Enhavas pecojn de Calloway kiel I Need Lovin', Just a Crazy Song, Growlin' Dan, Concentratin' on You, Last Dollar.