Blanforda neĝopasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanforda neĝopasero
Blanforda neĝopasero
Blanforda neĝopasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Montifringilla
Specio: 'M. blanfordi'
Montifringilla blanfordi
(Hume, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanforda neĝopasero (Montifringilla blanfordi) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Pakistano, Barato kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimata herbejo.

Ĝi estis foje traktata kiel samspecifa kun la Afgana neĝopasero, P. theresae, sed estas gravaj plumardiferencoj.

Oni agnoskis tri subspeciojn nome jenaj:

  • ventorum (Stegmann, 1932) - nordokcidenta Ĉinio el sudorienta Ksinjiango (Altun Ŝan) orienten al nordokcidenta Kinghajo.
  • barbata (Przevalski, 1887) - nordacentra Ĉinio (orienta Kinghajo).
  • blanfordi (Hume, 1876) – Tibeta Altebenaĵo el suda Kinghajo suden al orienta E Ladaĥo, norda Nepalo kaj Sikimo.

Tiu specio havas, kiel la parencaj samgenranoj, brunajn kronon kaj dorson, sed senstriaj kaj pli ruĝecbruna en la kolareo kaj flankoj, kio alproskimigas ĝin al la proksime parenca Ruĝeckola neĝopasero; kiel aliaj samgenranoj, ankaŭ la masklo de tiu specio montras nigran maskon el la beko al la okulo kaj suben tra la mentono, sed tiu ĉi montras ankaŭ nigran supran strion el la beko al la mezo de la blankeca frunto. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]