Blanka Teleki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka Teleki
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1806 (1806-07-05)
en Satulung,  Aŭstra imperio
Morto 23-an de oktobro 1862 (1862-10-23) (56-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Franca Imperio
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj hungaragermanafranca
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patrino Charlotte Gräfin Brunsvik de Korompa
Frat(in)o Emma Teleki
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
vdr
memoraĵo en Parizo (37 strato de Vaugirard)

TELEKI Blanka grafino, estis hungara edukpolitikistino naskita en Kővárhosszúfalu la 5-an de julio 1806 kaj mortinta en Parizo la 23-an de oktobro 1862. Ŝi estis la pli aĝa fratino de verkistino, grafino Emma Teleki, onklino de verkistino Antonia De Gerando.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Grafino Blanka Teleki estis pioniro de la virinedukado en Hungario. Ŝi studis pentradon en Munkeno kaj Parizo, skulptadon en Buda ĉe István Ferenczy (skulptisto). Al influo de sia onklino Teréz Brunszvik ŝi elelektis kiel vivcelo la virinedukadon. En 1846 ŝi fondis en Pest (urbo) hungarlingvan instituton por fraŭlinoj kun sistemo de fakinstruistoj (hungara lingvo kaj historio Pál Vasvári, natursciencoj: János Hanák, pedagogino: Klára Leövey ktp.). Tiu estis la unua mezgrada fraŭlinlernejo en Hungario. La instituto je la fino de 1848 disiĝis. Kune kun Klára Leövey ŝi rifuĝis al Debrecen, Nagyvárad, poste al Szeged kaj ili helpis la vunditajn soldatojn. Post la liberecbatalo ili kaŝigis rifuĝintojn, havis rilatojn kun eksterlandaj revoluciuloj. La polico de Vieno kaptis ŝian korespondadon kaj oni kondamnis ŝin al 10 jara malliberejo, el kiu ŝi pasigis kvin en Brünn, Olmütz kaj Kufstein. Post sia liberiĝo (1857) – malsane – ŝi iris Aŭstrion, Germanion, fine Parizon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Multe da lernejoj prenis la nomon Teleki Blanka.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Portreto pri Blanka Teleki fare de Jakab Marastoni