Blanka de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kronigo de Ludoviko la 8-a kaj Blanka de Kastilio.

Blanka de Kastilio, hispane Blanca de Castilla, france Blanche de Castille, (naskiĝis la 4-an de marto 1188 en Palencia, mortis la 26-an de novembro 1252 en Parizo), estis la edzino de la franca reĝo Ludoviko la 8-a kaj regentino por sia neplenaĝa filo Ludoviko la 9-a, la posta "Sankta Ludoviko".

Blanka de Kastilio naskiĝis en Hispanio kiel la tria filino de reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio kaj lia edzino Eleonora Plantaĝeneto, kiu estis filino de reĝo Henriko la 2-a Plantaĝeneto kaj lia edzino Eleonora de Akvitanio.

Laŭ traktato inter Filipo Aŭgusto kaj Johano de Anglio, la fratino de Blanche (Urraca) estis promesita al la filo de Filipo, Ludoviko. Sed la patrino de Ludoviko, Eleonora de Akvitanio, decidis dum vizito en Hispanio, ke Blanche ŝajnis pli taŭga por fariĝi reĝino, kaj do ŝin ŝi akompanis al Francio.

Blanka de Kastilio estas sanktulino. Ŝia festotago estas la 1-a de decembro.