Blanka egreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka egreto
Blanka egreto
Blanka egreto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Egretta
Specio: E. thula
Egretta thula
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo; flave : nur reproduktado, blue : vintrejoj, verde : ambaŭ
Natura arealo; flave : nur reproduktado, blue : vintrejoj, verde : ambaŭ
Natura arealo; flave : nur reproduktado, blue : vintrejoj, verde : ambaŭ
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanka egreto, konata ankaŭ kiel Neĝegreto (Egretta thula), estas malgranda blanka ardeo nome birdospecio de la familio de Ardeedoj. Ĝi estas la amerika similulo de la tre simila malnovmonda specio de la Malgranda egreto, kiu setliĝis ankaŭ en Bahamoj.

Dumfluge.

Aspekto

Plumara memmontrado.

Plenkreskulo estas tipe 61 cm longa (sed 56 ĝis 66 cm) kaj peza 3.75 kg kun enverguro de ĝis 100 cm; la masklo estas iomete pli granda kutime ol la ino. Ili havas sveltan nigran bekon kaj longajn nigrajn krurojn kun flavaj piedoj. La areo de la supra bekobazo antaŭ la okuloj (kies irisoj estas same flavaj) estas flava sed iĝas ruĝa dum la reprodukta sezono, kiam plenkreskuloj ankaŭ akiras kurbajn ornamajn plumojn el dorso kaj kolo, kio faras krestan efikon, kaj kompreneble ankaŭ kiel kresto. Junulo similas al plenkreskulo, sed la bekobazo estas pli pala, kaj verdeca al flava linio malsupreniras la krurojn.

Temas pri plej ofte silentema birdospecio for de la nestokolonioj, sed povas elsendi voccon dum la nuptaj ceremonioj por altiri la inon. Kaze de minaco aŭ por defendo de la teritorio, ĝi elsendas akran kaj nazecan kvakadon.

Disvastiĝo kaj kutimaro

Ties reprodukta habitato estas grandaj internaj aŭ marbordaj humidejoj (mangrovejoj, rizkampoj) el malsupro de Grandaj Lagoj kaj sudokcidenta Usono al Sudameriko (ĝis Argentino kaj Ĉilio en kies Andoj ĝi povas esti vidata ĉe ĝis 4,000 m super marnivelo). Estas reproduktaj populacio nek en Kanado nek en Alasko. La reprodukta teritorio en orienta Nordameriko etendas laŭlonge de la marbordoj de Atlantiko kaj de la Meksika Golfo el Majno al Teksaso, kaj interne laŭlonge de ĉefaj riveroj kaj lagoj. Ĝi estas vaganta ankaŭ en Islando, Portugalio, Sudafriko, Granda Britio, Samoo Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj.[1]

En pli varmaj lokoj, kelkaj Blankaj egretoj estas loĝantaj birdoj; dum nordaj populacioj migras al Centrameriko kaj Karibio. Ili povas vagadi norde post la reprodukta sezono, tre rare entrante al okcidenta Eŭropo — la unua birdo estis vidata en Britio vintre, nome en Skotlando el 2001–2002.

Ili ariĝas en grandaj grupoj por ripozi nokte ĉe arboj, kie ili nestumas en kolonioj. Fuĝas el eventualaj predantoj perfluge. Ĝi flugas kiel plej ardeoj havante kunfalditan kolon kaj etendajn krurojn.

Ili povas vivi ĝis 22 jarojn.

Subspecioj

Oni konas du subspeciojn de Egretta thula:[2]

Manĝo

Kaptante.

Tiuj birdoj manĝas dumtage (sed ĉefe krepuske aŭ frumatene) fiŝojn (75%), krustulojn, insektojn kaj malgrandajn reptiliojn. Ii gvatas predon en neprofunda akvo, ofte kuretante aŭ trenante piedojn por elpeli predon al vido, same kiel povas fiŝopluki per malalta flugado tenante siajn piedojn ĝuste super akvo. La Blankaj egretoj povas ankaŭ stare senmove kaj gvatatende predon, aŭ ĉasi insektojn movigitajn de hejmaj bestoj en malferma kamparo. Ili povas manĝi ankaŭ grupe kun aliaj specioj. Ili ĉasas ĉefe stare rekte, havante flugilojn fermite kio helpas ŝanĝi rapide la direkton pur kapti siajn predojn. Ili povas veturi tri kilometrojn inter la kolonio kaj la manĝoteritorio.

Reproduktado

Kun idoj

Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La reprodukta sezono komencas fine de marto al komenco de aprilo, kiam la masklo plenumas nuptajn flugojn, kaj elsendas voccojn por altiri la inon. La plej komuna ceremonio konsistas el fakto ke la masklo ŝveligas sian korpon, kaj faras movojn el supro malsupren, havante la bekon indike al la ĉielo. Li lanĉas tiam krion kiu allogas sian partneron. La ŝanĝo de koloro ĉe la fingroj indikas la komencon de la pariĝado. La reproduktaj plenkreskuloj karakteras ankaŭ pro la longaj ornamaj silkecaj plumoj. Post kiam la paro formiĝis, li kaŭras kaj eventuale, konstruas la neston por sia idaro. Tiu ardeo estas tres gregema, kaj konstruas sian neston tute ĉe tiuj de aliaj ardeoj kaj egretoj. La kopulacio okazas en la nesto, sen prepara ceremonio.

Ties ebenaj, neprofundaj nestoj estas farataj el bastonetoj kaj kovrataj el fajnaj branĉeretoj kaj kareksoj ĉu surgrunde ĝis 8 m supergrunde. La ino demetas 3 al 6 verdecbluajn, ovalformajn ovojn kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Du semajnojn post eloviĝo la idoj akiras sian unuan plumaron. La elnestiĝo okazas post 20 al 25 tagoj kaj la junuloj saltetas inter branĉoj ĉe la nesto antaxu finfine ekflugi. Maturiĝo okazas post 1 aŭ 2 jaroj.

Populacioj

Iam la belaj plumoj de la Blanka egreto estis ege komercpetataj de ĉaskomercistoj kiel ornamaĵoj por la porvirinaj ĉapeloj. Tio malpliigis la populacion de la specio ĝis danĝere malaltaj niveloj. Poste kemia poluado kaj degradado de la habitato pro sekigado de humidejoj, estas du ĉefaj minacoj. Nune protektitaj en Usono per leĝe, sub laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj, la populacio de tiu birdospecio rekuperiĝis.

Kutimaj predantoj estas noktaj rabobirdoj, agloj, venenaj serpentoj, lavursoj, korakoj kaj aligatoroj.

En kulturo

Estas poŝtmarkoj dediĉitaj al tiu birdospecioj almenaŭ en 13 landoj.[3]

Bildaro

Referencoj

  1. iucn
  2. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  3. Bird stamps kun mapo

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj