Blanka fortikaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turka eldono

La blanka kastelo (originala turka titolo: Beyaz Kale) estas novelo de turka aŭtoro Orhan Pamuk de la jaro 1985.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Temas pri juna italo kiu ŝipveturas Venecio al Napolo kaj estas kaptita kiel prizonulo ĉe Otomana Imperio. Tuje li iĝas la sklavo de scienculo konata kiel Majstro, sia samaĝulo kaj samaspektulo. La eventoj de tiu historio okazas en la 17-a jarcento en Istanbulo. La sklavo devas instrui la majstron pri okcidenta scienco kaj tekniko, el medicino ĝis astronomio. Sed la Majstro demandas sin kial kaj kiel li kaj sia sklavo estas kiaj ili estas kaj pri kio vere ili estas. Ili inter aliaj eventoj (rilato kun la sultano) ekinterŝanĝas informojn pri siaj vera identitetoj kaj siaj sekretoj ĝis la punkto kiam ili povas vere ŝanĝi siajn lokojn en la mondo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La novelo iĝas psikologia verko pri la identeco (ties stabileco) kiun ĉiu persono havas kaj krome pri la kultura diferenco kiu povas faciligi aŭ malfaciligi ties ŝanĝon. Tamen ekde tiu vidpunkto kiel historia romano la verko ne multe informas pri la ĉiutaga fono de la vivo de kristana sklavo ĉe la tiama Turkio nek pri la kulturdiferenco kiu devus ŝoki tiajn personojn. Dum preskaŭ la tuta novelo la leganto scias pri la ĉiutaga malfacilaĵoj ne pri vivgajno, sed pri la rilato de la sklavo kun la Majstro kaj de ambaŭ kun la Sultano; ĉe la fino de la verko subite aperas la eblo de interŝanĝo de la du identecoj kaj la eblo de subite iĝi alia persono.