Blanka movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka movado
politika grupo
Komenco 1917 vd
Fino 1922 vd
Antaŭe Rusa Gvardio vd
Poste Blanka elmigrado vd
Lando(j) Rusia Imperio vd
Ideologio

antikomunismo • kontraŭ-Sovetiismo

Moto За Великую, Единую и Недѣлимую Россію!
Ĉefestro(j) Provizora Tutrusa Registaro • Aleksandr Kolĉak • Volunteer Army • Lavr Kornilov • Mikhail Alekseyev • Anton Denikin • Army of Wrangel • Pjotr Vrangel • Zemskaya Rat • Mikhail Diterikhs vd
vdr

Blanka movado (ruse Бе́лое движе́ние, ankaŭ Белое дело „blanka afero“ aŭ Белая идея „blanka ideo“) estas nomo donata al la parto de la rusa popolo, kiu ne akceptis la ekregadon de la bolŝevikoj kaj kontraŭstaris la novan registaron dum la enlanda milito en Rusio. Subtenantoj de la caro Nikolao la 2-a aŭ de la Rusia Konstitucia Asembleo, la anoj de la Blanka armeo bataladis kontraŭ la Ruĝa armeo kaj la "verdaj armeoj" (grupoj da kamparanoj luktantaj kontraŭ la du armeoj). La Blanka movado unuigis en si la diversajn blankajn armeojn, kiuj neniam formis unu unuecan armeon, krom aliajn sektorojn kiuj ne estis propre aremaj, nome ekleziaj instancoj de ortodoksismo, kamparanaj movadoj, monarkiistoj, eksterlandaj apogantoj, banditoj ktp.

Tiujn kontraŭrevoluciulojn gvidis malnovaj ĉefoj de la imperia armeo: Anton Denikin, Pjotr Vrangel kaj aliaj. Ili ricevis helpon de britaj, francaj kaj usonaj trupoj por lukti kontraŭ la militkomunismo. Rusio estis jam malfortigita pro la unua mondmilito; la enlanda milito (inter aliaj konfliktoj: kamparaj ribeloj, naciismoj, militoj kontraŭ la aliaj socialistaj partioj) kaŭzis inter 8 kaj 10 milionojn da mortoj.

La alianco de la blankaj armeoj kaj aliaj blankmovadaj sektoroj estis malbone kunordigita, kaj malmulte subtenita ĝenerale de la popolo, ĉar grandparte la movado apogis sin sur alt- ĝis mez-klasaj tavoloj. Plejparte pro tio la Blanka movado malvenkis kaj ekziliĝis al Eŭropo, ĉefe al Francio.

La gvidantoj de la Blanka movado estis por redono de la konfiskitaj agroj, teritoria integreco de Rusio, protekto de la rusa ŝtato, novaj elektoj, demokratiigo de la lando, lernodevo, komercada libereco, rekono de aŭtonomiaj klopodoj de multaj popoloj (moto "Por Granda, Unuiĝinta kaj Nedividebla Rusio"). La gvidantaj ideologoj estis Pjotr StruveVasilij Ŝulgin, kiuj provis unuigi la interesojn de la komandantoj de la movado, sensukcese.

Kelkaj aparte konataj movadanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • La blanka ruso (White russian] estas ankaŭ nomo de koktelo surbaze de vodko, kafo-likvoro, kaj lakto