Blanka movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blanka ruso (ruse: Белые) estas nomo donata al la parto de la rusa popolo, kiu ne akceptis la ekregadon de la bolŝevikoj kaj kontraŭstaris la novan registaron dum la enlanda milito en Rusio. Subtenantoj de la caro Nikolao la 2-a aŭ de la Rusia Konstitucia Asembleo, la anoj de la Blanka armeo bataladis kontraŭ la Ruĝa armeo kaj la "verdaj armeoj" (grupoj da kamparanoj luktantaj kontraŭ la du armeoj).

Tiujn kontraŭrevoluciulojn gvidis malnovaj ĉefoj de la imperia armeo: Anton Denikin, Pjotr Vrangel kaj aliaj. Ili ricevis helpon de britaj, fracaj kaj usonaj trupoj por lukti kontraŭ la militkomunismo. Rusio estis jam malfortigita pro la unua mondmilito; la enlanda milito (inter aliaj konfliktoj: kamparaj ribeloj, naciismoj, militoj kontraŭ la aliaj socialistaj partioj) kaŭzis inter 8 kaj 10 milionojn da mortoj.

La alianco de la blankaj armeoj estis malbone kunordigita, kaj malmulte subtenita de la popolo. Plejparte pro tio la Blanka movado malvenkis kaj ekziliĝis al Eŭropo.

Kelkaj blankaj rusoj

Vidu ankaŭ

Aliaj

  • La blanka ruso (White russian] estas ankaŭ nomo de koktelo surbaze de vodko, kafo-likvoro, kaj lakto