Blanka tadorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka tadorno
Blanka tadorno
Blanka tadorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tadorna
Specio: T. radjah
Tadorna radjah
(Lesson, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • T. r. radjah (Lesson, 1828)
    (Nigradorsa tadorno)
  • T. r. rufitergum (Hartert, 1905)
    (Burdekina anaso)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Blanka tadorno, Tadorna radjah

La Blanka tadorno (Tadorna radjah), konata ankaŭ kiel Burdekina anaso en Aŭstralio, estas specio de tadorno. Kelkaj nomigas kiel Blanka tadorno la Ordinaran tadornon, sed tiu estas multe malpli blanka ol la oceania specio, ekzemple pro la malhelverda kapo, ruĝa beko kaj larĝa helbruna brusta bendo.

Lokita en la genron Tadorna, ĝi diferencas markate laŭ ekstera morfologio, kaj informoj pri DNA sugestas, ke ties statuso estu restudata.[1] La genronomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", esence simile al la angla "shelduck".[2]

Aspekto

Du Blankaj tadornoj el la nomiga subspecio

Kaj la masklo kaj la ino de tiu specio estas ĉefe blankaj, kun malhelbrunaj flugilpintoj kaj distinga kolumo helbruna, multe pli mallarĝa ol tiu de la parenca Ordinara tadorno. La dorso estas malhelbruna al nigreca kaj estas rimarkinda helbruna makulo en flankoj antaŭvoste. Vidata el supre dumfluge tiuj birdoj havas verdajn bendojn kiel longaj speguletoj kun blanka suba bordo. La kruroj estas helrozaj kaj simile la beko eĉ pli hela al blankeca kun nigreca makulo ĉe naztruo. La irisoj estas helflavaj al blankecaj. Ambaŭ seksoj aspektas simile: ne estas seksa duformismo, malkiel ĉe plej anasedoj kaj certe tadornoj.

La ino havas akran sonoriladon kaj la masklo havas spirecan bastonan fajfon.

Kutimaro

Dumfluge

La Blanka tadorno loĝas en arbaroj de mangrovoj kaj marbordoj de Novgvineo kaj Aŭstralio. En Aŭstralio ties ĉefa teritorio estas tropika marborda norda Aŭstralio, el centra Kvinslando tra norda Norda Teritorio (inklude la areon de la Nacia parko Kakaduo) al Kimberley en Okcidenta Aŭstralio.

Tiu specio preferas la salecajn akvojn de ebenaĵoj de mangrovoj kaj marĉoj de melaleŭko, sed ili vizitas nesalajn marĉojn, lagunojn kaj bilabongojn pli interne dum la humida sezono.

La Blanka tadorno formas longdaŭrajn parligojn, kaj kutime troviĝas en izolaj paroj aŭ malgrandaj aroj. Dum la humida sezono la maskloj komune iĝas tre koleremaj, kaj estis observataj eĉ atakante siajn partnerojn.

La dieto konsistas ĉefe el moluskoj, insektoj, kaj vegetala materialo el ciperacoj kaj algoj. Paroj ekserĉas nestolokojn dum la monatoj de januaro kaj februaro. Ili nestumas ĉe sia ĉefa manĝoresurso, ofte en nedensaj branĉoj, kio faras habitatodetruon problema afero.

La Blanka tadorno ne uzas nestomaterialon escepte nur iome da memproduktita lanugo. La ovodemetado okazas kutime maje aŭ junie, sed dependas el la etendo de la pluvsezono. La ovaroj estas el 6 al 12 ovoj. La kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn.

Blanka tadorno

La Blanka tadorno estas listata kiel protektata birdo en ĉiuj ŝtatoj de Aŭstralio kaj ekzistas monpuno por ĝenado aŭ damaĝado ilin.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Janet Kear (Hrsg.): Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854645-9
  • Hartmut Kolbe; Die Entenvögel der Welt, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1
  1. Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47–58. DOI 10.1071/ZO9960047
  2. Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press. ISBN 0 19 861008 4.