Blanka visko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka visko
Viscum album
Viscum album
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Santalaloj Santalales
Familio: Santalacoj Santalaceae
Genro: Visko Viscum
Specio: V. Album
Viscum Album
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blanka viskoBlanka arboperlo (Viscum album) estas globforma, duonparazita planto, vivanta sur deciduaj arboj kiaj robinio, poplo, tilio, neflegita pomarbo, pirarbo. Ĝi havas nur ŝajnan epifitan habiton.

Ĝia tigo estas ligneca, nekava, plurfoje disbranĉiĝanta; la pli dika parto estas brun-krusta, la pli junaj tigoj havas helverdan koloron.

La folioj estas kontraŭsidantaj, verdaj aŭ verd-flavaj, ledeceaj, 3-6 cm longaj, glatrandaj, travintraj, ne pintaj. La floroj estas etaj kaj staras grupe ĉe la disbranĉoj. La frukto estas pizogranda , maturiĝante blank-kolora, dugrajna kun densa, glueca suko.

Tiu palearktisa specio estas ankaŭ kuracplanto: oni kolektas en Eŭropo la junajn ŝosojn kun folioj (malpli dikajn ol krajono) de aŭtuno ĝis printempo (ĝis la foliiĝo). La sekiĝa proporcio estas ĉ. 3:1.

La drogo enhavas: kolinon, acetilkolinon, propionilkolinon (tiuj malaltigas la sangopremon), viskotoksinan proteinon kiu efikas je la koro, acidan saponinon, rezinan alkoholon, manniton, sukeron, inoziton, amelon, grasacidon, cerilalkoholon, oksidan enzimon; en la bero viskinon, gluecan, molan rezinon.

Efiko: hipotensiiga (sangopremo-malaltigaĵo), antispasma, ĉesiga de la interna sangado (pulmo, stomako, intesto) (hemostaza), admona de la korfunkciado.

La industrio preparas drogaĵojn el la visko. Oni preparis el la beroj malnov-tempe muŝ-kaptilon kaj eĉ birdokaptilon.

Ne konfuzu kun eŭropa loranto (Loranthus europaeus) ofte nomata flava visko, ĉar tio estas decidua planto, kun nigroverda tigo kaj kun flavaj beroj, starantaj en grapoloj. Ĝi vivas sur kverko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]