Blankabrova pterutjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova pterutjo
Ino de Blankabrova pterutjo ĉe Fraser's Hill, Malajzio.
Ino de Blankabrova pterutjo ĉe Fraser's Hill, Malajzio.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Pteruthius
Specio: 'P. flaviscapis'
Pteruthius flaviscapis
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankabrova pterutjo (Pteruthius flaviscapis) estas birdo specio de la genro de pterutjoj konsiderata iam stranga membro de la silviedoj kaj poste lokita en la familio de timaliedoj. Sec ŝajne ĝi apartenas al disigaĵo en Azio de la familio de Ameriko nome vireedoj kaj pro tio ili povus aparteni al tiu grupo de Vireonidae. Krome delonge oni notis, ke ties kutimaro ege similas al tiu de la vireoj, sed tio povus esti kaŭzata de konverĝa evoluo. Tiu genro enhavas speciojn de tre diversaj koloroj kun markata seksa duformismo kaj la masklo pli kolora.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pteruthius flaviscapis 1838.jpg
Pteruthius flaviscapis 1838

La masklo havas tre rimarkindan kaj larĝan blankan superokulan strion, ne el la bekobazo kiel ĉe aliaj vireedoj, sed el supraokulo al la nukoflankoj, ege kontrasta en tre nigra kapo. La dorso estas helgriza kaj la vosto kaj flugilplumoj nigrecaj kun bruna al oranĝa granda kaj rimarkinda areo. La subaj partoj estas grizecblankaj kun rozkoloreca nuanceto en plej subaj flankoj kaj ventro. La ino estas tre diferenca kun griza kapo, bruneca dorso, flavoranĝe en flugiloj kaj sablogrizaj subaj partoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa specio troviĝas en Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamo, tio estas el nordorienta Pakistano laŭlonge de Himalajo al suda kaj orienta Ĉinio kaj suden tra Hindoĉinio kaj la Malajzia Duoninsulo al Indonezio kaj Borneo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, kie ili manĝas insektojn, kiaj skaraboj, berojn, fruktojn kaj semojn.

Proponita raso ripleyi (el Pakistano orienten al okcidenta Nepalo) estas traktata kiel sinonima de validirostris, kaj lingshuiensis (Hajnano) sinonimigita kun ricketti. La populacioj de Duoninsula Malajzio estas nune inkludataj en la raso cameranoi, sed estas fakte intermezaj inter tiu taksono kaj schauenseei.

Oni agnoskas la jenan subspecion kaj distribuadon:

  • validirostris (Koelz, 1951) - nordorienta Pakistano orienten al okcidenta Himalajo al Butano kaj ĉiuj nordorientaj montetaj barataj ŝtatoj, apuda suda Ĉinio (sudorienta Tibeto) kaj nordokcidenta kaj okcidenta Birmo.
  • ricketti (Ogilvie-Grant, 1904) – nordorienta Birmo, suda kaj sudorienta Ĉinio (okcidenta kaj centra Siĉuano suden al okcidenta kaj nordokcidenta Junano kaj orienten al norda Fuĝjano, ankaŭ Hajnano), norda Tajlando kaj norda Hindoĉinio.
  • aeralatus (Blyth, 1855) – orienta kaj sudorienta Birmo (inklude norda Tenaserimo) kaj nordokcidenta kaj okcidenta Tajlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]