Blankabrova sturnelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova sturnelo
Blankabrova sturnelo, de suda Brazilo
Blankabrova sturnelo, de suda Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Sturnella
Specio: 'S. superciliaris'
Sturnella superciliaris
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankabrova sturnelo, Sturnella superciliaris, estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn.

La Blankabrova sturnelo reproduktiĝas en nordorienta Brazilo kaj en suda Sudameriko el sudokcidenta Brazilo tra Paragvajo, Urugvajo kaj Argentino. Sudaj populacioj estas parte migrantaj.

Kiel ĉe aliaj sturneloj, ankaŭ tiu estas birdo asocia al malferma kamparo, inklude humidajn herbejojn, paŝtejojn kaj terkultivejojn, prefere kun arbustaro aŭ fostoj por kantejoj de maskloj. Dum ceremonia memmontrado la masklo flugas ĝis 10 m en aero kaj poste paraŝutiĝas suben kun falditaj flugiloj dum kantas dekomence zumecan kanton, sekvatan de serio de notoj TZZZZZZ-tii-ĉu-ĉu-ĉak-ĉak. La alvoko estas mallonga ĉak.

La Blankabrova sturnelo kontruas profundan herbokrovitan malferman tasforman neston surgrunde inter altaj herboj, kun kelkaj nestoj ofte ege proksimaj. La normala ovaro estas de 3 al 5 ruĝecbrune makuletecaj verdecaj ovoj. Tiu specio estas ofte parazitata de la Brila molotro, kaj iam oni trovis 19 ovojn de molotro kun unu ovo de sturnelo en unu nesto.

La Blankabrova sturnelo estas malgranda ikteredo. La masklo havas ĉefe nigran plumaron, krom tre brilruĝajn gorĝon, bruston kaj ŝultromakuloj kaj kiel plej rimarkinda karaktero tre blankan superokulan strion, kiu nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie per superciliaris oni aludas al tia blanka “brovo” kiu komencas superokule sed pluas ĝis la nuko. La beko kaj okuloj estas nigraj kaj la kuroj nigrecaj.

La ino havas helbordajn malhelbrunajn plumojn en supraj partoj, sablokolorajn subajn partojn, kaj palan striecon tra krono kaj okulo. Junulo similas al ino, sed estas pli pala.

Tiu specio estas tre proksime rilata al la Ruĝbrusta sturnelo, S. militaris kiu reproduktiĝas pli norde, kaj estis iam konsiderata subspecio de la Blankabrova sturnelo. La masklo de Blankabrova sturnelo estas facile distingebla pro sia brilblanka superokula strio, sed inoj de la du specioj estas preskaŭ identaj. Ino de Ruĝbrusta sturnelo estas pli longbeka, pli malgranda kaj kun pli mallongaj flugiloj ol la parenco, kun pli da ruĝo kaj malpli strieco en subaj partoj.

Tiu gregema birdo manĝas ĉefe insektojn kaj kelkajn semojn, inklude rizon, kaj manĝas surgrunde kiel la Rizovora dolikonikso.

La Ruĝbrusta sturnelo profitis el pli malferma habitato kreata de arbarklarigado kaj farmado, kaj estas etendante sian teritorion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]