Blankaflugila petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaflugila petrelo
Blankaflugila petrelo
Blankaflugila petrelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma leucoptera
(Gould, 1844)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankaflugila petreloPetrelo de Gould (Pterodroma leucoptera) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj kaj genro de burdopetreloj. Temas pri malgranda petrelo, 30 cm longa kun enverguro de ĉirkaŭ 70 cm. Ĝi estas tre griza supre kaj blanka sube kun tre rimarkinda areo de nigrecaj krono kaj nuko kaj nigra bendomarko kun formo de litero M tra la bordo de flugiloj kaj pugo. La latina scienca nomo por la specio nome leucoptera aludas same kiel la komuna nomo al la blankaj flugiloj, ĉar tiu estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive blankaj kaj flugiloj.

La subspecio P. l. leucoptera reproduktiĝas sur la Insulo Cabbage Tree en Novsudkimrio, Aŭstralio, dum P. l. caledonicus reproduktiĝas en Novkaledonio kaj eble en Vanuatuo kaj en Raivavae en Franca Polinezio. La Kolumpetrelo (P. brevipes) estis foje konsiderata tria subspecio sed ĝi estas plej ofte disigita kiel separata specio.

En Novkaledonio ĝi nestumas en nestotruoj sur krutaj montodeklivoj. Sur la insulo Cabbage Tree ĝi nestumas inter roko aŭ inter radikoj kaj falitaj palmofolioj de Aŭstrala livistono. For de la reprodukta sezono, ili disiĝas al malfermaj maroj de subtropika kaj tropika Pacifiko, loĝante tiom for oriente ĝis la Galapagoj.

Ĝi estas minacata de enmetitaj predantoj kiaj ratoj, katoj kaj porkoj. Sur la insulo Cabbage Tree, paŝtado fare de kunikloj ŝanĝis la vegetaĵaron, kio lasis la birdojn pli vundeblaj al predado. La Blankaflugilaj petreloj estis rekondukitaj el la bordo de la formorto danke al programoj pri plagaj nuligoj sur la insulo Cabbage Tree kaj oni starigis programon por translokigo kiu setligis duan populacion sur la najbara insulo Boondelbah. La sciencaj klopodoj por savi tiun specion estis apogitaj de la aŭstralia organizo Fondaĵo por Naciaj Parkoj kaj Naturo. [1] Arkivigite je 2013-04-27 per la retarkivo Wayback Machine.

Danke al la rekuperaj programoj por tiu specio, la Blankaflugila petrelo estis la unua aŭstralia birdospecio kiu estis subenlistita el statuso Endanĝerita al Vundita laŭ la leĝaro de Novsudkimrio. [2] Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]