Blankagorĝa frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa frankolino
Blankagorĝa frankolino
Blankagorĝa frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. albogularis
Francolinus albogularis
(Hartlaub, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankagorĝa frankolino (Peliperdix albogularisFrancolinus albogularis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.

Ĝi troviĝas ĉefe en centra Afriko nome en Angolo, Benino, Burkino, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gambio, Ganao, Gvineo, Malio, Niĝerio, Senegalio, Togolando kaj Zambio.

Tiu specio estas ĝenerale grizbruna, kun malhelbrunaj krono kaj orelareo, bruneca vizaĝo, pli ruĝecbrunaj kaj striecaj nuko, ŝultroj kaj flugiloj, dum la dorso estas pli malhelgriza; la subaj partoj estas sablokoloraj, sed la tuta gorĝareo estas blankeca, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie albogularis estas kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas la unua “blanka” dum la dua aludas al la gorĝo. La kruroj estas flavecaj, dum la beko estas nigreca kun flava bazo de suba makzelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]