Kujubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankahartufa jakutingo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kujubio

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Familio: Kracedoj
Genro: Pipile
Specio: P. cujubi
Pipile cujubi
(Pelzeln, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blankahartufa jakutingoKujubio (Pipile cujubi) estas sudamerika kokoforma birdo de la familio Kracedoj, kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko, kaj de ties genro Pipilo. Tre simila al la Blankakrona jakutingo, la Kujubio distingiĝas de la Blankakrona jakutingo je ĝia hartufo malpli longa. Malgraŭ la simileco inter la du specioj, la Kujubio loĝas en la amazona arbaro de Brazilo kaj orienta Bolivio, dum la Blankakrona jakutingo loĝas en la atlantika arbaro.

La natura habitato de tiu specio estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĉefa trajta karaktero estas la ruĝa gorĝo kio estas tialo de altermativa komuna nomo kaj blanka kresta komuna en kelkaj samfamilianoj, kio ankaŭ estas tialo por komuna nomo. La latina scienca nomo cujubi [kujubI] estas evidenta onomatopeo de la birda voĉo.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en la Amazonio, tiom en ĉerivera arbaro, kiom sur seka tero kaj en inundeblaj zonoj kun abundaj palmoj de la genro Mauritia.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas inter 69 kaj 76 cm longa kaj pezas el 1,10 al 1,30 kg. Ties plumaro estas ĉefe nigra, kvankam krono, erektebla kresto, nuko, kelkaj kovrilplumoj de flugiloj ĉe ŝultroj kaj supra parto de la vostopinto estas blankaj. Ĝi havas blankan nudan vizaĝan areon ĉirkaŭ la okuloj, kiuj estas nigraj. Ties beko estas blanka ĉe bazo kaj nigra en la pinto, kiu estas kurba malsupren. Prezentas ruĝan mentonsakon.[1]

La subspecio P. c. nattereri prezentas la kreston kaj la nukon grizajn.[2]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas fruktojn kaj florojn, kaj en kanopeo kiom surgrunde kie ili serĉas la manĝaĵojn en paroj aŭ grupoj de ĝis 30 individuoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Cujubi; WikiAves. Konsultita la 28an de aprilo de 2013.
  2. Perlo, Ber van (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil: 28.8. Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]