Blankaj latinusonanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blankaj latinusonanoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

En Usono, Blankaj latinusonanoj[1] estas civitano aŭ loĝanto kiu estas rase blankaj (t.e., de ĉefe eŭropa deveno) kaj de hispanida deveno. Blankaj usonanoj, estus oficiala usona raskategorio, kiu rilatas al homoj "havantaj originojn en iuj de la originaj popoloj de Eŭropo, Proksima Oriento, aŭ Nordafriko" kiuj loĝas en Usono.[2]

Bazite sur la difinoj kreitaj fare de la Oficejo de administrado kaj Buĝeto kaj la Usona Censoburoo, la konceptoj de raso kaj etneco estas reciproke sendependaj, kaj respondeculoj el la censo kaj aliaj Censoburoo-enketoj estas petitaj respondi ambaŭ demandojn. Hispaneco estas sendependa kaj tiel ne samas al raso, kaj konsistigas etnecan kategorion, kontraste al rasa kategorio, la nura el kiu tio estas oficiale komparita fare de la Usona Censoburoo. Por la Censoburoo, Etneco distingas inter tiuj kiuj raportas praulajn originojn en HispanioHispanameriko (hispanidaj kaj latinamerikaj usonanoj), kaj tiuj kiuj ne faras tion (Nehispanusonanoj).[3][4] La Usona Censoburoo demandas al ĉiu loĝanto informi pri la "raso aŭ rasoj kun kiuj ili plej proksime identiĝas."[5]

Blankaj usonanoj estas tial referencitaj kiel "blanka hispanido" aŭ "nehispana blankulo", al la unua korespondus la blankaj usonanoj kiuj informis pri hispanparolantan identecon (hispanparolanta hispanida latinamerika), kaj la lasta konsistus el blankaj usonanoj kiuj ne informis pri hispanparolanta deveno.

En 2010, 50.5 milionoj aŭ 16.3% de usonanoj identiĝis kiel hispanido aŭ latinamerikano.[6] De tiuj, 26.7 milionoj, aŭ 53%, ankaŭ identiĝis kiel blankuloj.

Loĝantaro laŭ landa origino[redakti | redakti fonton]

Blankaj Hispanparolantoj laŭ landa origino, 2010[7]
Landa origino Blankuloj Procento ene de la grupo Ene de sia propra loĝantaro
Meksikanoj 16,794,111 63.0% 52.8%
Puertorikanoj 2,455,534 9.2% 53.1%
Kubanoj 1,525,521 3.5% 85.4%
Salvadoranoj 663,224 3.3% 40.2%
Dominganoj 419,016 2.8% 29.6%
Gvatemalanoj 401,763 2.1% 38.5%
Sudamerikanoj 1,825,468 5.5% 65.9%
Ĉiuj aliaj Hispanidoj 2,018,397 6.8% 49.4%
Totala loĝantaro 26,735,713 100% 53.0%

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. U.S. Census Bureau, Population Division, Social & Demographic Statistics. U.S. Census Bureau Guidance on the Presentation and Comparison of Race and Hispanic Origin Data. U.S. Census Bureau. Alirita 2008-03-29.
  2. 2000 Census of Population, Public Law 94-171 Redistricting Data File: Race. U.S. Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2009-08-31. Alirita 2014-02-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-02-07. Alirita 2014-02-28.
  3. American FactFinder Help. Factfinder.census.gov. Arkivita el la originalo je 2012-12-12. Alirita 2010-07-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-12. Alirita 2014-02-28.
  4. American FactFinder Help. Factfinder.census.gov. Arkivita el la originalo je 2001-03-05. Alirita 2010-07-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2001-03-05. Alirita 2014-02-28.
  5. American Indian and Alaska Native persons, percent, 2000. Quickfacts.census.gov. Arkivita el la originalo je 2009-08-31. Alirita 2010-07-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-02-07. Alirita 2014-02-28.
  6. Overview of Race and Hispanic Origin: 2010. (PDF).
  7. Sharon R. Ennis, Merarys Ríos-Vargas, Nora G. Albert (May 2011) The Hispanic Population: 2010 (PDF). U.S. Census Bureau. Alirita 2011-07-11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]