Blankaj venezuelanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu mapo montras la procentajn gamojn de la loĝantaro kiu identiĝis kiel blankuloj en la censo de 2011. Notu, ke tio povas inkludi homojn kun prauloj el Kanarioj, Berberio, Levantenio, ArabojJudoj, kaj aliaj popoloj kiuj ne estas eŭropanoj.

Blankaj venezuelanoj estas neoficiala termino por priskribi la Venezuelajnn civitanojn de eŭropa origino. Laŭ la oficiala censo de 2011, 42.2% el la loĝantaro memidentigas sin kiel blankuloj.[1] Almenaŭ 60,6% el venezuelanoj estas el eŭropa praularo.[2]

La praularo de Blankaj venezuelanoj devenas ĉefe el Hispanoj. Aliaj eŭropaj popoloj kiuj kontribuis estas: italoj, portugaloj, germanoj, francoj kaj angloj.

Historio

Fraŭlino Universo 2009 Stefanía Fernández havis praularon de galega, rusa, pola, kaj ukraina devenoj.[3]

Hispanoj setliĝis en Venezuelo dum la kolonia periodo. Plej el ili estis el Andaluzio, Galegio, Eŭskio kaj el Kanarioj. Ĝis la lastaj jaroj de la Dua Mondmilito, granda parto de eŭropaj enmigrantoj en Venezuelo venis el Kanarioj, kaj ties kultura efiko estis grava, kun rimarkinda influo al la disvolvigo de la hispana lingvo kun kanaria akĉento, ties kuirarto kaj kutimaro.

Komence de la produktado de nafto ekde la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, civitanoj kaj entreprenoj el Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando setliĝis en Venezuelo. Poste, meze de la jarcento, estis nova tajdo de origine enmigrantoj el Hispanio (ĉefe el Galegio, Andaluzio kaj Eŭskio), Italio (ĉefe el suda Italio kaj Veneto) kaj Portugalio (el Madejro) kaj novaj enmigrantoj el Germanio, Francio, Anglio, Kroatio, Nederlando, Mezoriento kaj aliaj eŭropaj landoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Resultado Basico del XIV Censo Nacional de Población y Vivienda 2011, (p. 14).
  2. . O impacto das migrações na constituição genética de populações latino-americanas. Universidade de Brasília (2008). Alirita 1 August 2012.
  3. http://web.archive.org/web/20090827210334/http://www.elcomercio.com/noticiaEC.asp?id_noticia=300163&id_seccion=329 Stefanía Fernández is of Galician origin