Blankakapa kosifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakapa kosifo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. heinrichi'
Cossypha heinrichi
(Rand, 1955)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakapa kosifo (Cossypha heinrichi) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj, el kiuj trajtoj tiu ĉi specio kunhavas la oranĝecajn subajn partojn, sed ne la nigraj markoj en vizaĝo, ĉar la distingilo de tiu ĉi specio disde ĉiuj aliaj en la genro estas la tute blanka kapo, kio nomigas la specion.

Ĝi estas 22-23 cm granda kun longa, ruĝa, gradeca vosto kiu malfermiĝas ofte kvazaŭ ventumilo. La tutblanka kapo estas klara distingilo kaj en ĝi kontrastas nigraj beko kaj okuloj. La subaj partoj estas oranĝaj. Estas brunecaj la centra vosto, dorso kaj la flugiloj, kiuj montras ruĝajn subajn partojn. La voĉo estas ripeteca altatona, likvideca, segileca kanto ege varia. Ankaŭ altatona fajfo.

Ĝi troviĝas kiel endemio en malgranda areo de norda Angolo kaj okcidenta Demokratia Respubliko Kongo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj en tro izolitaj lokoj kaj eventuale seka savano. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo (nur ĉirkaŭ 6,000 km²) kaj oni supozas, ke la populacio estas malpliiĝanta, inter 10,000 kaj 20,000 individuoj. Ĝi kutime vivas en arbara grundo ĝis 4 m alte. Ĝis nun oni konsideras rara kaj estas pro tio tre malmulte konata kaj pristudata.

Ĝi estas insektomanĝanta ĉefe formikojn. En Angolo estas probable du reproduktaj sezonoj jare nome en februaro kaj oktobro. En la DRK la reprodukta sezono estas septembre-novembre koincide kun la komenco de la pluvsezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]