Blankakola muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankakola muŝkaptulo
Blankakola muŝkaptulo
Blankakola muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. albicollis
Ficedula albicollis
(Temminck, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankakola muŝkaptulo, Ficedula albicollis, estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj, unu el la kvar specioj de Nigrablankaj muŝkaptuloj de Okcidenta Palearkto. Ili reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo (izolataj populacioj en la insuloj de Gotlando kaj Elando en la Balta Maro, kaj sudokcidenta Azio. Ili estas migrantaj, kiuj vintras ĉefe en subsahara Afriko. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu estas 12-13.5 cm longa birdo. La reprodukta masklo estas ĉefe nigra supre kaj blanka sube, kun tre klare videbla entera kolumo, granda flugilmakulo, nigra vosto (kvankam kelkaj maskloj havas blankajn vostobordojn) kaj pli granda frunta blanka makulo ol la Blanknigra muŝkaptulo. La blanka kolumo estas la ĉefa distngilo de la specio kaj ĝi nomigas ĝin kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie albicollis sugnifas precize "kun blanka kolumo". Ĝi havas blankan pugon. La beko estas nigra kaj havas la larĝan sed pintoforman tipon de dumflugaj insektomanĝantoj. Krom kapti insektojn dumfluge, tiu specio ĉasas raŭpojn inter la kverkofoliaro, kaj manĝas ankaŭ berojn.

Nereproduktaj maskloj, inoj kaj junuloj havas helbrunan koloron anstataŭ nigran, kaj povas esti tre malfacile distingeblaj el aliaj muŝkaptuloj de la genro Fidecula, ĉefe de la Blanknigra muŝkaptulo kaj de la Duonkoluma muŝkaptulo, kun kiuj tiu specio hibridiĝas je ioma etendo (Veen et al. 2001).

Ioli estas birdoj de deciduaj arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj, kun prefero por malnovaj arboj kun kavaĵoj taŭgaj por nestumado. Ili konstruas malferman neston en arbotruo, aŭ manfarataj nestoskatoloj. Kutime la ino demetas 5-7 ovojn. La kanto estas mallaŭtaj streĉaj fajfoj, tre malsimile al la Blanknigra muŝkaptulo, kiu povas imiti la kanton de la Blankakola muŝkaptulo en simpatriaj populacioj (Haavie et al. 2004).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51687, Ficedula albicollis, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Veen T., Borge T., Griffith S.C., Saetre G.P., Bures S., Gustafsson L. & Sheldon B.C. (2001) Hybridization and adaptive mate choice in flycatchers. Nature, 411, 45-50.
  • J. Haavie, T. Borge, S. Bures, L. Z. Garamszegi, H. M. Lampe, J. Moreno, A. Qvarnström, J. Török, G.-P. Sætre (2004) Flycatcher song in allopatry and sympatry - convergence, divergence and reinforcement. Journal of Evolutionary Biology 17 (2), 227–237.