Blankakrona lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona lanio
Blankakrona lanio
Blankakrona lanio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Eurocephalus
Specio: 'E. anguitimens'
Eurocephalus anguitimens
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakrona lanioSuda blankakronulo (Eurocephalus anguitimens) estas specio de birdo de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas en Suda Afriko nome el suda Angolo, kaj ĉefe en Bocvano kaj Zimbabvo, al orienta Mozambiko, norda Namibio kaj norda Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj seka savano kun disa kreskaĵaro kaj riveraj arbaroj.

Plenkreskulo havas blankajn kronon kaj pugon, nigran traokulan strion, brunajn dorson kaj flugilojn (pli malhelajn) kaj nigrecan voston. La gorĝo, brusto kaj ventro estas blankaj, kaj la flankoj kaj ventroj estas brunecaj. Kiel diferenco kaj distingilo el la tre proksima kaj simila Rupela lanio estas pli markata lanimasko kaj ĉefe tre malhelbruna kaj larĝa orelareo. Beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Ili manĝas ĉefe insektojn, ofte el elstaraj ripozejoj, serĉe de manĝeroj. Kiam ĝi vidas ion, eksaltas surgrunden kaj kaptas ĝin. Ili ĉasas ankaŭ je grunda nivelo kaj ofte ariĝas al miksitaj kunmanĝantaroj. Oni konstatis la jenajn manĝerojn en ties dieto:

Ĝi estas foje kooperativa reproduktulo, la ĉefaj ino kaj masklo estas helpataj de ĉirkaŭ 1-4 helpantoj. La reprodukta paro kaj la grupanoj konstruas la neston, kiu estas tasforma nesto konstruata de fajna, disŝirata herbo plifortigita per aranereto. Ĝi estas tipe situa en horizontala branĉoforko. La ovosezono daŭras ĉefe el oktobro al novembro, somero en suda hemisfero. La ino demetas 2-5 ovojn, kovataj ĉefe de la ĉefa ino dum ĉirkaŭ 20 tagoj. La idoj estas zorgataj kaj de la grupanoj kaj de la reprodukta paro; elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 19-20 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]