Blankakrona saknestulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona saknestulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Remiz
Specio: R. coronatus
Remiz coronatus
(Severtsov, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

The Blankakrona saknestulo (Remiz coronatus) estas paserina birdo de la genro Remiz. Ĝi estas relative disvastigata tra centra Azio. Ĝi troviĝas en Ĉinio, Rusio, Afganio, Barato, Kazaĥio, Mongolio, Pakistano kaj Taĝikio.

Ties natura habitato estas borealaj arbaroj kaj moderklimataj.

La specio montras similajn karakterojn kiel la parenca specio Eŭrazia saknestulo, tio estas ĝenerale helgrizeca birdo kiu montras kiel plej karaktera eco plilarĝiĝantan nigran maskon el la frunto tra la okulo malantaŭen; sed ĉe tiu specio la nigra zono estas multe pli larĝa, okupas la tutan supran vizaĝon kaj preskaŭ atingas la kronon, kiu restas kiel mallarĝa hela strizono, kio nomigas la specion kiel Blankakrona en Esperantocoronatus en la latina scienca nomo, kio signifas “kun krono”. La dorso estas bruna kun ruĝecaj nuancoj kaj pli precize bruna supra dorso kun ruĝecaj nuancoj en la limo kun la helgriza kolo kaj pli malhelbrunaj plumoj en flankaj ŝultroj, kio formas trikoloran zonon. La suba dorso estas formata de nigraj plumoj kun helaj bordoj same kiel la vosto. La subaj partoj estas grizecaj, sed la supra brusto montras ruĝecbrunajn punktojn kaj la ventro flavecan aŭ okrecan nuancon. La beko estas helgriza, konusforma kaj tre akrapinta kaj la gamboj estas pli malhelgrizaj.

Referencoj