Blankakrona sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona sturno
Blankakrona sturno
Blankakrona sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. albicapillus'
Lamprotornis albicapillus
(Blyth, 1856)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakrona sturno (Lamprotornis[1] albicapillus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Ĝibutio, suda Etiopio, norda Kenjo kaj norda kaj okcidenta Somalio. Pli malgrandaj birdoj el norda Kenjo kaj apuda suda Etiopio estis priskribitaj kiel raso horrensis kiu eble meritas agnoskon, sed necesas pli da studado kaj ĝis tiam estas traktata kiel monotipa.

Ĝi estas tre rimarkinda sturno grizbruna al nigreca kun tre elstaraj blankecaj partoj en kapo kaj plej subaj partoj. La blanka krono, kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo albicapillus, komencas inter frunto kaj okulo kun rozoranĝeca nuanco. Tiu blankeca krono ĉirkaŭas la okulon (kiu montras ankaŭ blankecan irison) kaj malantaŭ la okuloj plilarĝiĝas ĝis antaŭ la nuko. La resto de la supraj partoj estas malhelbrunaj kun malhelverdecaj briloj en ŝultroj kaj flugiloj, kiuj havas blankajn bordojn. La vosto estas longeca kaj horizontale strieca.

En la subaj partoj la gorĝareo estas malhelbruna dum la brusto kaj supra ventro estas malhelbruna tre strieca per vertikalaj blankecaj strietoj. Je la kruroj la tuta suba ventro estas blankeca dum la subvosto estas jam denove malhelbruna; plej rimarkinde estas ke ankaŭ la femuroj kovriĝas el blankeca plumetaro. Kruroj kaj beko estas nigrecaj.

Resume tiu specio havas blankan kronon kiel la samgenra Fiŝera sturno kaj rimarkindan blankan suban ventron kiel la Dukolora sturno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-13. Alirita 2010-05-18.