Blankanigra akcipitraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankanigra akcipitraglo
Blankanigra akcipitraglo, en la Birdoparko Jurong, Singapuro
Blankanigra akcipitraglo, en la Birdoparko Jurong, Singapuro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Nisaetus
Specio: N. alboniger
Nisaetus alboniger
(Blyth, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankanigra akcipitragloBlankanigra nizaglo, Nisaetus alboniger (iam traktata kiel Spizaetus[1]) estas rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj, ĝi estas en la familio de Akcipitredoj.

Ili reproduktiĝas en la Malajzia Duoninsulo, Singapuro, Sumatro, Borneo. Ĝi estas birdo de malferma arbaro, kvankam la insulaj formoj preferas pli altajn arbodensecojn. Ili konstruas nestojn el bastonetoj en arbo; la ino demetas ununuran ovon.

Ĝi estas mezgranda rabobirdo ĉirkaŭ 51–58 cm longa. Plenkreskulo havas dikan blankan bendon en supra kaj suba vosto, estas tutnigra supre, kaj blanka sube kun nigre punkteca brusto, kaj horizontala strieco en ventro. Tie videblas klare kontrasto inter ambaŭ koloroj kio nomigas la specion. La beko estas nigra kaj la irisoj flavaj. Ĝi havas elstaran kreston (nigran) kiel aliaj krestagloj. La kruroj estas flavecaj kun nigraj longegaj ungoj. Junulo estas malhelbruna supre, kaj havas helbrunajn kapon kaj subajn partojn.

La komuna nomo en la angla Blyth's Hawk-Eagle kaj simile en aliaj lingvoj rememoras al Edward Blyth (1810–1873), angla zoologo kaj Curator (respondeculo) de la Muzeo de la Azia Societo de Bengalo. La komuna nomo en Esperanto respegulas la signifon de la latina scienca nomo kie alboniger estas kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas respektive “blanka” kaj “nigra”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF Arkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]