Blankapuga kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankapuga kanario
Blankapuga kanario
Blankapuga kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. leucopygius'
Serinus leucopygius
(Sundevall, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankapuga kanario (Serinus leucopygius) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en granda parto de Centra Afriko el Sahelo suden al Golfo de Gvineo kaj orienten al Orienta Afriko, nome en Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Sudano, Togolando, Ugando (kaj kiel enmetita specio en Usono ?). Ties natura habitato estas seka savano.

Temas pri grizbruna kanario kun blankaj markoj en brusto kaj ĉefe en pugo, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie leucopygius estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “blanka” kaj “pugo”. Supraj partoj estas pli malhelbrunaj kaj flugilplumoj nigrecaj kun helaj bordoj. Beko kaj kruroj estas rozflavecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]