Blankaventra blua muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaventra blua muŝkaptulo
Blankaventra blua muŝkaptulo, masklo, en Barato. Alvoko
Blankaventra blua muŝkaptulo, masklo, en Barato.
Alvoko
Ino, en Karnataka, Barato.
Ino, en Karnataka, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. pallipes
Cyornis pallipes
(Jerdon, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankaventra blua muŝkaptulo, Cyornis pallipes, estas malgranda birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas insektovora specio kiu reproduktiĝas en Okcidentaj Ghatoj de sudokcidenta Barato, nome en arbaraj subkreskaĵaro kaj ravinoj. Ili nestumas sur roka kornico; la ino demetas kvar ovojn.

La Blankaventra blua muŝkaptulo estas 15cm longa. Ĝi estas starsintenan longvosta muŝkaptuledo. La masklo havas brilajn bluajn suprajn partojn, kapon kaj supran bruston (dum plej parto de samgenranoj havas oranĝecan bruston), kaj la resto de subaj partoj estas amplekse blankaj.

Inoj estas tue diferencaj (seksa duformismo), kun brunaj supraj partoj, griza kapo kaj ruĝa brusto. La resto de la subaj partoj estas blankaj. Kvankam ankaŭ aliaj samgenraj specioj havas blankajn ventrojn, tiu specio havas pli ampleksajn kaj pli blankajn subajn partojn, kaj de tie devenas la nomoj de la specio en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie pallipes devenas al la radiko por “pala”.

Junuloj havas brunajn suprajn partojn, skvamecajn en kapo kaj brusto, kun nur la ventro blankeca.

La alvoko estas milda interplektita serio de triloj plialtiĝantaj kaj malpliiĝantaj kun fajfaj notoj intermetitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 6114, Cyornis pallipes, 10a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6