Blankaventra megaluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaventra megaluro
Blankaventra megaluro
Blankaventra megaluro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurus
Specio: 'M. albolimbatus'
Megalurus albolimbatus
(D'Albertis kaj Salvadori, 1879)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankaventra megaluro (Megalurus albolimbatus) estas kantobirdo de la familio de Megaluredoj kaj genro de Megalurojherbobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la grupo de la Silviedoj.

Ĝi troviĝas kiel endemismo en sudcentra Nov-Gvineo. Ties natura habitato estas freŝakvaj lagoj kaj marĉoj, kiuj estas atingeblaj de homoj nur dum la seka sezono kaj nur per boatoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, tiele ke la totala populacio estas de 2 500 al 10 000 individuoj kaj malpliiĝas, en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 2 400 km².

Tiu tipa herbobirdo estas mezgranda birdo kun mallongaj rondoformaj flugiloj kaj longaj graditaj vostoj, kiuj estas ofte eluzitaj. La plumaro estas bruna supre kun tre ruĝorangaj krono kaj pugo, pli hele sablokolora (preskaŭ blankeca, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo) en brusto, ventro kaj gorĝo, kun nigraj strioj en dorso kaj flugiloj. Ĉiuj specioj de la genro havas blankecan strion superokulan. Tiu specio estas 15 cm longa. La vosto estas estas longa kaj larĝa, krom iom rondopinta, kio nomigas la genron per du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “granda vosto”. La voĉo estas serio de akraj alvokoj, notinde ripeta trankvila fajfo ziii kaj dolĉa pepado. Tiu genro estas unika inter tiu familio kaj inter la iamaj silviedoj pro posedo de restanta flugilungo.

La simila Ruĝeca megaluro, M. timoriensis, havas pli longan, pintoforman voston kaj pli senkolorajn subajn partojn kaj superokulan strion.

Fonto[redakti | redakti fonton]