Blankvizaĝa arbanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankavizaĝa arbanaso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavizaĝa arbanaso
Blankavizaĝa arbanaso Alvoko
Blankavizaĝa arbanaso
Alvoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Dendrocygna
Specio: D. viduata
Dendrocygna viduata
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankavizaĝa arbanaso, literumata ankaŭ kiel Blankvizaĝa arbanaso (Dendrocygna viduata) estas birdospecio de la grupo de arbanasoj kiu reproduktiĝas en subsahara Afriko kaj multe de Sudameriko.

Tiu specio estas gregema, kaj ĉe preferataj lokoj, aroj de milo aŭ pliaj birdoj alvenantaj krepuske estas impresa vidaĵo. Kiel ties alternativa komuna nomo de fajfanasoj implicas, tiuj estas bruemaj birdoj kun klara trinota fajfalvoko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

DendrocygnaViduataDavies.jpg
DendrocygnaViduataDavies

La Blankavizaĝa arbanaso estas ĉirkaŭ 50 cm longa, havas enverguron de proksimume 90 cm kaj pezas ĝis 700 g. Ĝi havas longan grizan bekon (kun antaŭfina hela ringo kaj fina “dento”), longan kapon kaj longecajn grizajn krurojn. Ĝi havas blankajn vizaĝon kaj kronon, tre kontraste kun tre nigra malantaŭa kapo; ĉe la mentono fermiĝas la nigra areo sed suba gorĝareo estas blanka. La dorso kaj flugiloj estas malhelbrunaj al nigrecaj fine kun grandaj malhelbrunaj plumoj (ĉefe grandaj fine) kun helaj fajnaj bordoj, kiuj faras ioman striecon. La subaj partoj estas nigraj, kvankam la flankoj havas fajnan blankan striecon. La kolo estas helbruna al ruĝecbruna ĉefe ĝis supra brusto. Ĉiuj plumaroj estas similaj, escepte ke junuloj havas multe malpli kontrastan kapobildon.

Teritorioj kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Blankavizaĝa arbanaso

La Blankavizaĝa arbanaso estas indiĝena de Ameriko kaj Afriko. En la Nova Mondo ĝia distribuado norde estas en Kostariko, kaj eble Nikaragvo. Sude ĝi loĝas en Kolombio, Venezuelo, Gujanoj, kaj en la Amazona baseno ĝis la centro de Bolivio, Paragvajo, Urugvajo, kaj centro kaj nordo de Argentino. Okcidente de Andoj ĝi loĝas ĝis Ekvadoro kaj Peruo, (en Ĉilio estas registroj de vidaĵoj). Ĝi estas indiĝena ankaŭ en Trinidado, oriente de Venezuelo. Estas registroj ĉe Antiloj, Kubo kaj Domingo.

En Afriko ĝi okupas la ekvatoran zonon sude de la dezerto Sahara kaj okcidente de la kontinento, same kiel ĉe Madagaskaro. Estas registroj el Hispanio kaj Kanarioj (sed certe de fuĝintoj).

La habitato estas nesalaj lagoj aŭ rezervejoj, kun multe da vegetaĵaro, kie tiu anaso manĝas semojn kaj aliajn plantomanĝojn. Ĝi loĝas el marnivelo ĝis 1000 msm. Estas sedenta birdo, kiu moviĝas laŭ abundo de manĝo kaj laŭ la habitato produktita de la precipitaĵo. Ĝi loĝas en lagunoj, lagoj, marĉoj, kampoj kovritaj el akvo kaj riveroj. Ĝi estas vidata en estuaroj de saleca akvo kaj en la riverdeltoj. Ili serĉas lokojn kun altaj herbejoj kaj bordojn neprofundajn. Temas pri specio kiu apenaxu ripozas sur arboj male al siaj samgenranoj; oni vidas ĝin plej komune piedira aŭ dumnaĝe.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Blankvizaĝa arbanaso
Detale

Tio estas abunda specio. Ĝi estas specio de tre nemigrantaj birdoj, krom lokaj movoj kiuj povas esti de 100 km aŭ plie. Estas specio aktiva dum krepuskaj horoj, kaj flugas nokte dum elsendas sian tipan kanton, kiu diras "sirirí", "sirirí", kio havigas komunan nomon en la hispana. Estas gregema; ĝi observeblas en grandaj grupoj, kiel ĉe majoritato de anasedoj. Temas ĉu grupoj de samspecianoj kaj de aliaj anasoj.

Ili manĝas plantojn, semojn, malgrandajn senvertebrulojn, moluskojn, insektojn kaj krustulojn. Ili manĝas filtrante la manĝon el akvo, kie la profundo estas de malmultaj centimetroj; metas la bekon en la ŝlimo kaj filtras rapide. Ĝi plonĝas kutime kaj facile.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en platformo el bastonetoj ĉe grundo, kie la ino demetas 6-12 ovojn. Ili eventuale uzas ankaŭ arbojn por nestumado. La kovado estas farata de ambaŭ gepatroj, kaj daŭras el 26 al 30 tagoj. La anasidoj naskiĝas kovritaj el lanugo kaj estas de malhela oliveca nuanco, kun flavaj makuloj. La gepatroj restas kunaj kaj partoprenas en la idozorgado dum du monatoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Blankavizaĝa arbanaso estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Naciaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La lokaj nomoj plej komunaj estas la jenaj:

  • Argentino: sirirí pampa, sirirí de cara blanca (blankvizaĝa), sirirí común.
  • Kubo: yaguasa cariblanca.
  • Kolombio: iguasa careta, pato pisingo.
  • Ĉilio: pato silbón pampa.
  • Peruo: suirirí cariblanco.
  • Urugvajo: pato cara blanca.
  • Brazilo: irerê.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]