Blankazona turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankazona turdo
Blankazona turdo ĉe Kullu – Distrikto Manali de Himaĉal Pradeŝ, Barato
Blankazona turdo ĉe Kullu – Distrikto Manali de Himaĉal Pradeŝ, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. albocinctus'
Turdus albocinctus
(Royle, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ĉe Kullu – Distrikto Manali de Himaĉal Pradeŝ, Barato

La Blankazona turdo aŭ Blankazona merlo (Turdus albocinctus) estas birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Azio.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Bhutano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Pakistano. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj arbustejoj de altaj altitudoj.

Ĝi estas kurioza nekonfuzebla turdo ege simila al Merlo, tio estas nigra kun flavoranĝaj beko, ĉirkaŭokula ringo kaj gamboj, krom ke tiu ĉi specio montras kontrastegan larĝan blankan kolon. La specio ne nomiĝas Blankakola turdo, ĉar estas alia specio kun tiu nomo. Krome ne estas la nura kolo kio estas blanka, sed la tuta zono kola, do taŭgas la nomo Blankazona turdo .

Referencoj